Adam von Bodenstein
Adamo de Bodenstajno (1528-1577) estis kuracisto, alkemiisto, eldonisto, medicina verkisto, kaj disĉiplo de Paracelsus, filo de Andreas von Bodenstein (1486-1541), privata kuracisto de Georgo Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Ansbach (1539-1603) kaj Oto Henriko de la Palatinato (1502-1559). Li studis en la Universitato de Bazelo, eldonis serion da verkoj de Paracelso kaj estis forte influita de Arnoldo de Vilanova (1235-1311), la alkemiisto kaj kuracisto interesito pri la preparado de kuraciloj pere de alkemio[1]. Li estis filo de Andreo Bodenstein (1486-1541), renoma teologo kaj frua kontraŭulo de Marteno Lutero.
Adamo Karlostado (1528-1577) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1528 en Kemberg, apud Wittenberg, Elekto-Saksio, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 24-a de decembro 1577 en Bazelo, Svislando | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pesto vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto kuracisto Paracelsian (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLi pasis sian junecon en Bazelo, kie li studis en la Universitato kaj diplomiĝis kiel Bakalaŭro en 1546, kaj ricevis sian doktorecon en 1548. Pli malfrue li kontinuis siajn studojn en Frajburgo, Lepsiko, Majenco kaj Ferrara, en Italio, kie li ricevis sian diplomon kiel doktoro pri medicino, en 1550. En la sekvanta jaro li edziĝis al Maria Jakobea Schenck zu Schweinsberg kiu mortis en 1618 en urbo Sinnershausen apud Meiningen.
Post mallonga restado en Vieno (1551), Bodenstajno restis almenaŭ ĝis 1559 serve de Oto Henriko (1502-1559), Grafo de la Rejna Palatinato, kiu estis alte favora al la alkemiaj teknikoj de Paracelso. Li nomumigis Bodenstajno-n al la posteno kiel "servisto je la ordono de la domo" (ne en la posteno kiel "kortega kuracisto" aŭ "privata kuracisto") kaj kolego de Tomaso Erasto (1524-1583), kiu plurfoje (1556) admonis lin pro tio ke li legas Paracelson. Se li tiam estis disvastiganto pri la teorioj de Paracelson ne estas klare, tamen, la doktrino de la fama kuracisto kongruis kun la orientiĝo pri "alchemia transmutatoria metallorum" (alkemia procedo pri la transmutacio de la elementoj). Enkuraĝigita de iu vojaĝanta alkemiisto (tre eble Dionysius Zecharius (1510-1556)[2] krom du aliaj amikoj el Bazelo, la konsilisto de la Margrafo Ludoviko Volfgango de Habsburgo kaj la universitata matematikisto Johannes Acronius (1565-1627), Bodenstajno decidis sekvi la vojon de la filozofa ŝtono (1559-1560) kaj ekpublikigis la verkaron de Paracelso ekde 1560 antaŭen.
Bodenstajno estis memagnoskita sekvanto de Johanno Kalvino (1509-1564) kaj Teodoro Beza (1519-1605). Li partoprenis en pluraj konfesiaj polemikoj en Bazelo kaj akuzis Sebastian Castellion (1515-1563) pri hereziaĵo (Pelagianismo) kaj danĝera trolibereco al la junaro (1563). Samtempe, la Paracelsaj eldonoj de Bodenstajno alportis seriozajn konfliktojn kun la "Consilium Facultatis Medicae" (Konsilio de la Fakultato pri Medicino) al kiu li apartenis ekde novembro 1558. Eble pro tio ke li forte alligiĝis al la "falsaj doktrinoj" de Hohenheim, en la 27-a de januaro 1564 li estas eksigita for el la universitata fakultato kaj la konsilio, dank'al la decida influo plenumita de Theodor Zwinger (1533–1588). La akuzo ke Bodenstajno estis instruanta iatrokemion[3] en la Universitato de Bazelo kuŝas sur nesolidaj bazoj.
Bodenstajno enviciĝis inter la bonkonataj personoj de la tiama Bazelo. La serion da dediĉoj kiun li faris al sekularaj altranguloj -- en kies nomaro troviĝas la imperiestro Maksimiliano la 2-a (1564-1576), la arkiduko de Aŭstrio Ferdinando la 2-a (1529-1595) kaj Kozimo la 1-a (1519-1574) -- atestas la longdistanca reto da konektiloj kiu etendiĝas trans la germanlingvaj teritorioj, inter ili Italio kaj Francio. Dum la publikado de la "ofendaj porparacelsaj eldonoj" kaj la praktikado de la iatrokemio[4], Bodenstajno apogis aliajn Paracelsidojn tiel kiel Michael Toxites (1514-1581), Gerhardus Dorneus (1530-1584), Georg Forberger (1543-1604)[5] krom Samuel Schlegel, persona kuracisto de Georgo Frederiko, Margrafo de Brandenburgo-Ansbach (1539-1603), kaj aliaj praktikaj kuracistoj. Post la morto de Bodenstajno, kiu okazis en Palmofesto 1577, Teodoro Svingero (1533-1588), kiu tiam ne plu estis kontraŭulo, sed apoganto de la Paracelsaj teorioj, formulis alte aprecindan epitafon al sia vojaĝanta kamarado: "Adamus a Bodenstein, Theophrasti Paracelsi ut primus sic fidus scitusque et opere et ore interpres, palmam victoriae suae regi triumphanti oblaturus"[6]
Selektita verkaro
redakti- De vita longa, 1560
- Schreiben Von Tartarischen kranckheiten, 1563, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Von ersten dreyen principiis, 1563, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Libri quinque de causis, signis & curationibus morborum ex Tartaro utilissimi, 1563, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Von der Pestilentz und ihren Zufällen, 1564, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Das Buch Paragranvm Avreoli Theophrasti Paracelsi: Darinn die vier Columnae ..., 1564, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Wie sich meniglich vor dem Cyperlin Podagra genennet waffnen solle: Unnd ..., 1557, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Das Buch Paramirum, 1562, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Opus chirurgicum, 1564, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Wund und Artzney Buch, 1565, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Das Buch Paramirum Aureoli Theophrasti Paracelsi: Darinn tractirt wirdt von ...[rompita ligilo], 1565, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Spittal Buch 1566, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Schreyben, von den kranckheyten, so die vernunfft berauben, 1567, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Septem Libri De Gradibus, De Compositionibus, De Dosibus receptorum ac ..., 1568, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Avreoli Theophrasti Paracelsi Praeparationum, Libri duo[rompita ligilo], 1569, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Aureoli Theophrasti Paracelsi Præparationum, Libri Duo. Opus Nuper Publicatum Per Doctorem Adamum À Bodenstein, 1569, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- De Tartaro, 1570, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Metamorphosis: Doctoris Theophrasti von Hohenheim, der zerstörten guten ..., 1572, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Metamorphosis Theophrasti Paracelsi, Dessen werck seinen meister loben wirt ..., 1574, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Schreiben von tribus Principiis aller Generaten, 1574, Paracelsus, Adam von Bodenstein
- Onomasticon Theophrasti Paracelsi, 1575
Literaturo
redakti- Neue Deutsche Biographie
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Encyclopedia.com
- Historischen Lexikon der Schweiz
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Adam, Melchior: Vitae Germanorum medicorum
- Paracelsus, Ole Peter Grell
- The Devil's Doctor: Paracelsus and the World of Renaissance Magic and Science, Philip Ball
- The Eucharistic Pamphlets of Andreas Bodenstein Von Karlstadt, Andreas Rudolff-Bodenstein von Karlstadt
- Polemical Encounters: Esoteric Discourse and Its Others, Olav Hammer,Kocku Von Stuckrad
- Renaissance Essays, Hugh Trevor-Roper
- The Western Medical Tradition: 800 BC to AD 1800, , Lawrence I. Conrad
- The Faustian Century: German Literature and Culture in the Age of Luther and ...[rompita ligilo], James M. Van der Laan, Andrew Weeks
- Alchemy and Authority in the Holy Roman Empire, Tara Nummedal
- Alchemical Studies, C. G. Jung
- White Magic, Black Magic in the European Renaissance, Paola Zambelli
- Scholarly Knowledge: Textbooks in Early Modern Europe[rompita ligilo], Emidio Campi
- Paracelsus: The Man who Defied Medicine : His Real Contribution to Medicine ..., Hugh D. Crone
- Ideas and Cultural Margins in Early Modern Germany: Essays in Honor of H.C ..., Marjorie Elizabeth Plummer, Robin Barnes
- Distilling Knowledge: Alchemy, Chemistry, and the Scientific Revolution, Bruce T Moran
- The Scientific Revolution
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Dictionary of Alchemy, Mark Haeffner
- ↑ Dionizo Zeĥarja (1510-1556). Arkivita el la originalo je 2015-02-14. Alirita 2015-02-14.
- ↑ History of Analytical Chemistry: International Series of Monographs in ..., Ferenc Szabadváry
- ↑ Harmony in Healing: The Theoretical Basis of Ancient and Medieval Medicine, James J. Garber
- ↑ Alchimie et Paracelsisme en France à la fin de la Renaissance (1567-1625), Didier Kahn
- ↑ Adamo de Bodenstajno, preta por oferi la palmon de siaj venkoj al la triumfanta reĝo, kiel lia unua kaj plej fidela saĝa interpretisto de Teofrasto Paracelso, kaj fare kaj parole.