Adelbert von Keller
Adelbert von KELLER (naskiĝis la 5-an de julio 1812 en Pleidelsheim, mortis la 13-an de marto 1883) estis germana lingvisto kaj verkisto.
Adelbert von Keller | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Adelbert von Keller | |||||
Naskonomo | Heinrich Adelbert von Keller | ||||
Naskiĝo | 5-an de julio 1812 en Pleidelsheim | ||||
Morto | 13-an de marto 1883 (70-jaraĝa) en Tübingen | ||||
Lingvoj | franca • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Virtembergo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto universitata instruisto verkisto tradukisto bibliotekisto romanisto vd | ||||
Laborkampo | Germanistiko, romanistiko kaj dialektologio vd | ||||
Aktiva en | Tübingen vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiStudante en Tübingen teologion li sub la gvidado de Uhland ekokupiĝis pri mezepokaj lingvostudoj. Frukto de lia 13 monatojn daurinta studrestado pariza estis: »Li Romans des sept sages« (Tübingen 1836). En autuno 1835 li habilitiĝis kiel privata docento pri ĝermana kaj latinidlingva literaturo en Tübingen, kie li estis inter 1837–41 ankaŭ malsupra bibliotekisto universitata. Tiam li eldonis: »Altfranzösische Sagen« (2-a eldono, Heilbronn 1876), organizis kun Notter germanan eldonon de chciuj romanoj de Cervantes (Stuttgart 1838–1842, 12 vol.), eldonis »Romancero del Cid« (1840) kaj »Zwei Fabliaux« (1840) sed tradukadis ankaŭ, i.a. »Gudrun« (1840). Pro sanecaj kialoj li iris en 1840 al Italujo, kie li esploradis en la plej gravaj bibliotekoj en Romo kaj Venecio. La riĉan predon pri mezepoka poeziarto li publikigis ĉe »Rômvart« (Mannheim 1844). Post lia reveno en Germanlando li nomumitis eksterordinara profesoro kaj ordinara profesoro en 1844 (kaj samtempe supera bibliotekisto). Samtempe li eldonis: »Diokletians Leben« de Bühel (Quedlinburg 1841); la verkon »Gesta Romanorum« (Stuttgart 1842); kun Rapp li eldonis tradukon de Shakespeare (Stuttgart 1843–46); »Altdeutsche Gedichte« (Tübingen 1846); »Alte gute Schwänke« (2-a eldono, Heilbronn 1846); »Lieder Heinrichs von Württemberg« (Tübing. 1849); »Lieder Guillems von Burgunden« (Mitau 1849); »Meister Altswerts Werke« (kun Holland, Stuttgart 1850); »Italienischer Novellenschatz« (Leipzig 1851–52, 6 vol.) kaj »Fastnachtsspiele aus dem 15. Jahrhundert« (Stuttgart 1853–1858, 4 vol.).
En 1850 li demisiis kiel bibliotekisto; sed li iĝis en 1849 prezidanto de la societo »Literarischer Vereins« en Stuttgart kaj dediĉis sin de tiam aparte al la prizorgo de la skribotaĵoj de tiu ĉi societo. Por ĝi li presigis »Simplizissimus« (1854–62, 4 vol.), de Ayrer la verkon »Dramen« (1864–65, 5 vol.), »Das deutsche Heldenbuch« (1867), »Hans Sachs« (vol. 1–13, 1870–81), »A. Tüngers Facetiae« (1875), de Widmann »Fausts Leben« (1881) kaj »Das Nibelungenlied nach der Piaristenhandschrift« (1880). Menciindas ankoraŭ lia verko »Uhland als Dramatiker, mit Benutzung seines handschriftlichen Nachlasses dargestellt« (Stuttgart 1877)
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 823, kio legeblas tie ĉi interrete.