Adeodato la 2-a

papo de la katolika eklezio

Adeodato la 2-a naskiĝis en Romo kaj mortis la 17-an de junio 676. Li elektiĝis papo la 11-an de aprilo 672. Lia latina nomo signifas “donita de dio“. Li kalkuliĝas 2-a papo de nomo Adeodato, ĉar samnomulo jam estis papo inter la jaroj 615 kaj 618, kiu tamen estis pli konata per nomo Diodono.

Papo
Papo
Adeodato la 2-a
77-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de la 11-a de aprilo 672
ĝis la 16-a de junio 676
Antaŭulo Vitaliano
Sekvanto Dono
Persona informo
Naskiĝo je nekonata dato
en Romo
Morto 17-an de junio 676 (0676-06-17)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ ol li fariĝis papo, li estis monaĥo en la Erasmo-monaĥejo en Romo. Adeodato la 2-a ne multe sin enmiksis en sekularan politikon kaj kontraŭbatalis la monotelitismon. Li impresis per sia boneco kaj grandanimeco.

La katolika memortago estas la 17-a de junio, lia mortotago. Lia tombo troviĝas en la katedralo Sankta Petro.

Vidu ankaŭ

redakti