Ĉi tiu artikolo temas pri oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2014. Por oficiala pilko de Futbala Mondpokalo 2022 rigardu la paĝon Adidas Al Rihla (pilko). Por firmao "adidas" legu la artikolon Adidas.

Brazuca (Esperante: brazuka) estos la oficiala futbal-pilko por la Futbala Mondpokalo 2014. La pilko, farita de Adidas estis prezentita la 3-an de decembro de 2013, 2 tagojn antaŭ la lotado de la grupoj por la mondpokalo. Ĝi estis prezentita en Rio de Ĵaneiro en la Parko Lage.

Futbalisto Neymar apud oficiala pilko por la Futbala Mondpokalo 2014

Ĝi ekhavis sian nomon la 2-an de septembro de 2012, kiam finiĝis voĉdonado en kiu partoprenis miliono da personoj el Brazilo. La ebloj estis Brazuca (77.8%), Bossa Nova (14.6%) kaj Carnavalesca (7.6%). Brazuca estas vorto kiu reprezentas la pasion kaj la respekton por la futbalo kaj por la lando kiujn havas la brazilanoj.

La pilko havas mult-kolorajn detalojn bazitajn je la logoo de la mondpokalo kaj ankaŭ dezajnon kun stela konstelacio kiu troviĝas sur la brazila flago.