Adipocitograsĉelo estas ĉelo de konektiva histo, grashisto. Ĝi aperas sporade aŭ grandamase kiel grashisto. La adipocitoj evoluas el la mezenĥima steatokreaj ĉeloj.

Oni diferencigas du tipojn de adipocitoj, kiuj donas bazojn de diversaj gashistoj:

  • Univakuola adipocito (lipocito) estas rondaj, ĝis 200 µm grandaj ĉeloj, kiuj havas nur unu vakuolon, kiu estas plenigita per lipidoj. Tiu vakuolo tute plenigas la ĉelon, tiel ne restas loko por ĉelorganeloj kaj al ĉelkerno lokiĝas rande kaj platigita. Tiu tipo formas la blankan grashiston.
  • Plurvakuola adipocito deponas lipidojn en pluraj, dividitaj vakuoloj. Ĝi formas la brunan grashiston. Ĝi havas multajn mitokondriojn, glikogenon, la ĉelkerno estas ronda. Ĝin dense traplektas nervoj kaj arterietoj. Ĝia tasko estas varmigo de la sango. Bruna grashisto akumuliĝas ankaŭ ĉe la bestoj, kiuj dormas travintre.

Vidu ankaŭ redakti