Adirondakoj
La Adirondakoj estas montaro situanta en la nordorienta areo de Ne-metropola Nov-Jorkio en Usono. Ĝi havas etendon de 25,000 km² de montoj, arbaroj, rondoformaj montetoj, valoj kun formo de "U" kaj lagoj. Konsistas el geologia sistemo norde de la montara regiono de Apalaĉaj Montoj.
Adirondakoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
Supermara alteco | 1 629 m [+] | |
Koordinatoj | 44° 7′ N, 73° 55′ U (mapo)44.1125-73.9239Koordinatoj: 44° 7′ N, 73° 55′ U (mapo) | |
Plej alta punkto | Mount Marcy | |
- alteco | 1 626 m laŭ aliaj fontoj 1 629 m | |
![]() |
||
Adirondakoj | ||
![]() |
||
En la Adirondaka vilaĝo Lake Placid okazis la Vintraj Olimpikoj 1932 kaj 1980.
Etimologio redakti
La nomo Adirondako venas el mohoka vorto kiu ĝi signifas "arboŝel-manĝanto", t.e. histriko, besto kiu iam manĝas arboŝelon. La plej frua skribita uzo de la nomo (kiel Rontaks) estis en 1724 de la franca misiisto Joseph-François Lafitau, kiu difinis ĝin kiel "arbo-manĝanto". La Mohokoj ne havis skribsistemon, tial Eŭropanoj uzis plurajn fonetikajn literumojn. La moderna formo (Adirondacks en la angla) ekuziĝis en 1837 pro la geologo Ebenezer Emmons.
Statuso redakti
La ŝtato Nov-Jorkio deklaris tiun regionon kiel protektita ŝtata parko malfrue en la 19a jarcento (1892). Malgraŭ la deziroj de industrioj kiel la ligna, la akvoenergia, kaj la turisma, la arbara protektado daŭras malpermesi konstruadon kaj arbofaligon. Tial multaj partoj de la montaro ankoraŭ konsistas el netuŝita praarbaro.