Adjévi ADJE (naskiĝis la 7-an de oktobro 1978 en Togolando). Estas togolanda esperantisto, eksa prezidanto de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto) kaj ekskunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA. Diplomiĝis pri hotelmastrumado en 2007.

Adjévi Adjé
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1978
en Togolando
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Togolando
Nacieco Togolandano
Ŝtataneco Togolando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanto redakti

Adjévi Adjé lernis Esperanton per koresponda kurso Ferez en 1998. Poste li membriĝis en la loka Esperanto-klubo UVA de Lomeo, instruis Esperanton kaj prelegis en diversaj afrikaj landoj (Togolando, Benino, Burkino, Malio)[1].

Adjévi havis plurajn postenojn kiel sekretario (2002-2006) de Unuiĝo Togolando por Esperanto (UTE), komitatano A (2008-2010) de TEJO, komitatestro (2010-2012) kaj poste prezidanto (2012-2014) de UTE.

Li partoprenis kaj kunorganizis Esperanto-renkontiĝojn en Afriko kaj ekster ĝi: la Togolandaj Esperanto-Kongresoj (TEK), Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE)[2], AMO-seminarioj, la 73-a IJK okazinta en Aného, Togolando, la UK-oj (2008, 2016, 2018), ILEI-Kongresoj (2016, 2018). Li estas membro de la Afrika Komisiono de UEA de antaŭ dek jaroj el kiuj ses kiel kunordiganto[3][4][5].

Adjévi kontribuis per artikoloj en Esperanto al pluraj gazetoj. Li kunredaktis de 2000 ĝis 2014 la togolandan periodaĵon Alvoko. Li iniciatis kaj redaktis la bultenon Babilanto[6] kaj ekde 2016 redaktas Esperanto en Afriko, la oficiala organo de la Afrika Komisiono de UEA.[7]

Li estas membro en la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro[8].

Adjévi verkis la libron El togolanda saĝosako el la eldonejo Monda Asembleo Socia en 2016.[9]

Li ankaŭ verkis la libreton Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo, 2015.

Distingoj redakti

  • 2016: Diplomo pri Elstara Agado[10].

Referencoj redakti