Kantono Tiĉino (administra divido)

La Kantono Tiĉino estas dividita al ok distriktoj (en la itala lingvo distretti), kiuj siavice konsistas el 38 komunumaroj (en la itala circoli) kun aktuale (stato en majo 2013) 142 komunumoj:[1]

Distrikto Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Ĉefloko Nombro de la
Komunumoj
Komunumaroj
Belinzono 48871 211,85 Belinzono 17 Bellinzona, Giubiasco, Tiĉino
Blenio 5477 360,63 Acquarossa 3 Acquarossa, Malvaglia, Olivone
Leventina 9554 479,72 Faido 11 Giornico, Faido, Quinto, Airolo
Locarno 62275 551,15 Locarno 29 Gambarogno, Isole, Locarno, Melezza, Navegna, Onsernone, Verzasca
Lugano 143390 301,70 Lugano 59 Agno, Breno, Capriasca, Carona, Ceresio, Lugano orienta (komunumaro), Lugano okcidenta (komunumaro), Magliasina, Sessa, Sonvico, Taverne, Vezia
Mendrisio 49022 100,89 Mendrisio 14 Balerna, Caneggio, Mendrisio, Riva San Vitale, Stabio
Riviera 12599 166,40 Biasca 6 Riviera
Vallemaggia 5795 569,34 Cevio 8 Lavizzara, Maggia, Rovana
Totale (8) 336943 2'741,68 Belinzono 147

(Stato la 1-a n de aprilo 2012)

La lagosurfaco en Kantono Tiĉino havas areon de 70,59 km² (Lago de Lugano 30,03 km², Lago Majora 40,56 km². La suma surfaco de Kantono Tiĉino do estas 2812,27 km².

Pro la kuniĝo de la komunumoj Bironico, Camignolo, Medeglia, Rivera kaj Sigirino kun efiko de la 21-an de novembro 2010 la areo de la iama komunumo Medeglia de 6,27 km² transiris de la Distrikto Belinzono al la Distrikto Lugano.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Decreto esecutivo concernente le Circoscrizioni dei Comuni, Circoli e Distretti del 25 giugno 1803