Administracia juĝistaro en Benino

En Benino la administracia ĉambro de la Supra Kortumo estas la ordinara juĝisto, unua- kaj lastinstanca, pri la administraciaj konfliktoj.

Tiu ĉambro ankaŭ apelacie verdiktas pri decidoj de pluraj juĝecaj institucioj. Krome la Supra Kortumo povas esti kasacia juĝisto.

Laŭ la konstitucio, la Supran Kortumon povas konsulti la registaro pri ĉiaj administraciaj aŭ justicaj aferoj. Laŭ peto de la ŝtatestro, ĝi ankaŭ povas redakti leĝan aŭ reglamentan tekston antaŭ ties ekzameno far la Nacia Asembleo.