Administraj unuoj de Azerbajĝano

Azerbajĝano laŭ la vidpunkto de ties registaro estas administre dividata en jenajn subdividaĵojn:

  • 66 distriktoj (en la azerbajĝana plurale rayonlar; singulare rayon),
  • 11 urboj (plurale şəhərlər; singulare şəhər),
  • 1 aŭtonoma respubliko (muxtar Respublika), nome Naĥiĉevano, kiu mem enhavas:
    • 7 distriktojn
    • 1 urbon
la distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj laŭ la divido de la registaro de Azerbajĝano: la teritorio fakte kontrolata per la mem-proklamita Respubliko Montara Karabaĥo estas markata per oblikvaj strioj

La distriktoj estas plue dividataj en komunumojn (bələdiyyəsi).

Aldone, Azerbajĝano estas subdividata en naŭ ekonomiajn regionojn (en la azerbajĝana plurale İqtisadi Rayonar; singulare İqtisadi Rayonu), kiuj ne kalkuliĝas kiel administraj unuoj.[1] Ĉiu ekonomia regiono ampleksas kelkajn distriktojn. La Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano formas apartan, dekan, ekonomian regionon.

La teritorio de Montara Karabaĥo laŭ la vidpunkto de la registaro de Azerbajĝano dividatas en la distriktojn Ĥoĝavend, Ŝuŝa, Ĥoĝali, la orientan parton de la Kelbaĝara distrikto kaj la okcidenta parto de la Tartara distrikto. En sovetuniaj tempoj la regiono estis konata kiel Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo; tamen la 26-an de novembro 1991, la parlamento de Azerbajĝana SSR nuligis la aŭtonomecan statuson. Ekde tiam la teritorio de la aŭtonoma provinco estis administre dividita inter la cititaj distriktoj.

Kiel rezulto de la Milito en Montara Karabaĥo, la plej granda parto el ĝia teritorio estas nun sub la kontrolo de la etne armenaj armeoj de Montara Karabaĥo kaj Armenio. La mem-proklamita Respubliko Montara Karabaĥo ankaŭ kontrolas grandan parton de sudokcidenta Azerbajĝano ekster Montara Karabaĥo. La Respubliko Montara Karabaĥo ne rekonas tiujn la distriktan dividon de Azerbajĝano rilate al la disputata teritorio de Montara Karabaĥo kaj havas sian propran sistemon de administra divido.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. anglalingva teksto "Regionoj de Azerbajĝano" Arkivigite je 2016-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, Regiona Evoluiga Centro de Azerbajĝano.