Adolf Bernard Meyer

Adolf Bernhard Meyer (naskiĝis la 11-an de oktobro 1840 en Hamburgo, mortis la 22-an de aŭgusto 1911 en Dresdeno) estis germana antropologo, ornitologo, entomologo kaj herpetologo.

Adolf Bernard Meyer
Persona informo
Adolf Bernhard Meyer
Naskiĝo 11-an de oktobro 1840 (1840-10-11)
en Hamburgo
Morto 5-an de februaro 1911 (1911-02-05) (70-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de ZurikoUniversitato de VienoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Adolf Bernard Meyer
Profesio
Okupo antropologo • ornitologo • entomologo • zoologo • etnologo vd
Laborkampo antropologiozoologioentomologioornitologioetnologio vd
Aktiva en Sulaveso vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Meyer estis edukita en la universitatoj de Göttingen, Vieno, Zuriko kaj Berlino. Li iĝis direktoro de la Antropologia kaj Etnografia Muzeo de Dresdeno en 1874 kaj pluis en tiu posteno ĝis sia retiriĝo en 1905. Li veturis al Sudorienta Azio ĉe la fino de la 19a jarcento.

La Mejera paradizbirdo (Epimachus meyeri) ricevis lian nomon kiam la specio estis malkovrita en 1884. Li publikigis klasigon de birdoj, inter ili de la Karola parotio (Parotia carolae), la Stefania astrapio (Astrapia stephaniae), la Ruĝkrona dikeo (Dicaeum geelvinkianum), kaj la Takaheo (Porphyrio hochstetteri).

Krom birdoj li faris studon pri simioj. Li konstruis la dunoman nomon Tarsius sangirensis por la Sangira tarsio, malgranda simio trovita en aparta insulo de Indonezio en 1897.

La birdokolekto de Meyer el Sudorienta Azio krom skaraboj kaj papilioj kolektitaj en Sulaveso kaj Novgvineo estas nun en la Staatliches Museum für Tierkunde Dresden.

Li studis ankaŭ amfibiojn kaj reptiliojn, priskribante kelkajn novajn speciojn de lacertojn endemiajn de Novgvineo.[1]

Verkoj redakti

  • Abbildungen von Vogelskeletten (1879–95)
  • Publikationen des königlichenethnographischen Museums zu Dresden (1881–1903)
  • Album von Philippinentypen (1885–1904)
  • The Birds of Celebes (1885)
  • The Distribution of Negritos (1899)
  • Studies of the Museum (of Natural History) and kindred Institutions of New York, etc. (1905)
  • Amerikanische Bibliotheken und ihre Bestrebungen (1906)
  • Römerstadt Agunt (1908)

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • NIE
  • Americana, Meyer, Adolf Bernhard, 1920