Adolf Feszty
hungara arkitekto, politikisto
Adolf Feszty [festi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Feszty Adolf estis hungara arkitekto, parlamentano, inventisto. Lia frato estis Árpád Feszty.
Adolf Feszty | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Rehrenbeck Adolf Lajos |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1846 en Hurbanovo |
Morto | 26-an de februaro 1900 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno (–1860) Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (–1870) ![]() |
Familio | |
Frat(in)oj | Árpád Feszty, Béla Feszty kaj Gyula Feszty (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto arkitekto ![]() |
Adolf Feszty [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1846 en Hungara reĝlando en Ógyalla (nuntempa Hurbanovo en Slovakio). Li mortis la 26-an de februaro 1900 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAdolf Feszty komence lernis en Komárom, poste en Pozsony. Li frekventis teknikuniversitatojn en Vieno kaj Zuriko. Ekde 1871 li establis propran arkitektan laborejon en Pest (urbo), poste li projektis ĉefe loĝdomojn. Inter 1887 kaj 1892 li estis parlamenta deputito. En 1890 li forlasis la arkitektan profesion kaj li luis bienon. Tie li trovis torfojn, el kio li produktis paperojn. Pri tio li havis 6 patentojn.
Memorigiloj
redakti- kavo en Tata (Hungario) prenis la nomon Feszty
Liaj projektitaj domoj (elekto)
redakti-
Domo en Budapeŝto -
Domo en Budapeŝto -
Domo en Budapeŝto -
Domo en Budapeŝto