Adolf Humborg

aŭstra pentristo

Adolf Humborg, laŭ hungarlingve kutima nomordo Humborg Adolf estis hungarlandana germana pentristo. Pri lia nacieco mankas informoj.

Adolf Humborg
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de januaro 1847(nun 1847-01-18)
en Hungario Oravicabánya (Hungara reĝlando)
Morto 14-an de aprilo 1921 (1921-04-14)
en Munkeno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno • Academy of Fine Arts, Prague
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Pentraĵo de Humborg: Monaĥoj en la kelo

Adolf Humborg [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1847 en Oravicabánya (Hungara reĝlando, nuntempa Oraviţa en Rumanio), li mortis la 14-an de aprilo 1921 en Munkeno (Germanio).

Biografio redakti

Adolf Humborg frekventis gimnaziojn en pluraj urboj, sed an aĝo 15 pro orfiĝo li estis komercisto en Temeŝvaro. Libertempe li desegnadis lerte, tial li estis sendita al Vieno kaj li studis en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1867 kaj 1872. Li plulernis en simila akademio en Munkeno tri jarojn, kie lia ĉefinstruisto estis Sándor Wagner. En 1887 li studvojaĝis al Egipto, Palestino kaj Italio, poste li pentradis longe en Munkeno. En 1897 lia gorĝo malsaniĝis, tial li iris al suda Francio, kie li pentradis longajn jarojn. Liaj humuraj ilustraĵoj kelfoje aperis en hungaraj gazetoj. En 1913 li ricevis germanan ŝtatanecon. Humborg plej ofte ĉerpis la temojn pri la monaĥa vivo.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Munkeno (1876, 1879 - 1911)
  • Londono (1893 kun arĝenta medalo)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Vizito en la monaĥeja kuirejo (1876)
  • Paska kuko (1891)
  • Memportreto (1907)
  • vidu la bildojn!

Fontoj redakti