Adolf Kaegi

svisa lingvisto

Adolf KAEGI (unue Kägi; naskiĝinta la 30-an de septembro 1849 en Bauma, mortinta la 14-an de februaro 1923 en Rüschlikon) estis svisa hindologo kaj filologo klasika.

Adolf Kaegi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1849 (1849-09-30)
en Bauma
Morto 14-an de februaro 1923 (1923-02-14) (73-jaraĝa)
en Rüschlikon
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Subskribo Adolf Kaegi
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Adolf Kaegi studis la malnovajn lingvojn kaj hindologion metante fokuson sur la malnovgreka lingvo kaj sanskrito. Inter liaj akademiaj instruistoj estis Rudolf von Roth kaj Karl Friedrich Geldner. En 1875, post dokttoriĝo kaj habilitiĝo, li fariĝis privata docento pri la malnovaj lingvoj prezentonte en 1878 studon pri la kantokolekto Rigvedo.

En 1883 oni nomumis lin eksterorda profesoro pri komparatikstiko kun speciala atento pri la malnovhinda kja malnovgreka ĉe la en 1856 nove aranĝita katedro pri komparita lingvoesplorado ĉe la Universitato de Zuriko sub Heinrich Schweizer-Sidler. En dek jaroj da eksterorda profesoreco li okupiĝis precipe pri la helena. Li prilaboris la vortaron de Gustav Eduard Benseler Griechisch-Deutsches Wörterbuch kaj la specialan homeron-rilatan de Georg Autenrieth Wörterbuch zu den Homerischen Gedichten. Krome li mem verkis propran porlernanta vortaro helena-germana kaj praktikajn ekzerckajerojn gramatikajn. Lia ĉefa verko estis la en 1884 unue eldonita gramatiko Kurzgefaßte griechische Schulgrammatik kiu eĉ hodiaŭ uzatas en instruado altlerneja en formo prilaborita de Eduard Bornemann.

En 1893 Kaegi posteulis kiel orda profesoro sinjoron Schweizer-Sidler, pri sanskrito, hindeŭropaj studoj kaj klasika filologio. Pro grava malsano Kaegi devis malpligrandigi sian instruadon ĝis kiam li posteulitis en 1914 fare de Eduard Schwyzer. Je la fino de siaj esploradoj li revenis pli al hindaĵoj.

Krome li estis inter 1901 kaj 1902 membro de la gvidanta komitato de societo esplora kaj eldona al la svisgermana lingvo, kiun li ekde 1917 estris. Li mortis post longa malsano en aĝo de 73 jaroj.

Verkoj (elekto) redakti

 
Reimpreso de la 13-a eldono de homera speciala vortaro de 1920 (en 1999)
  • Der Rgveda, 1878.
  • Kurzgefaßte Griechische Schulgrammatik (1884; versio interreta de la 6-a eldono de 1896); aktuala eldono el Hildesheim/Zürich/New York: Weidmann 2008, ISBN 978-3-615-70100-5.
  • Repetitionstabellen zur kurzgefassten griechischen Schulgrammatik (1893), aktuala eldono el Hildesheim/Zürich/New York: Weidmann 2013, ISBN 978-3-615-70200-2.
  • Griechisch-Deutsches Schulwörterbuch, reimpreso de la 15-a eldono, Darmstadt: WBG 2005.
  • Wörterbuch zu den Homerischen Gedichten, nova impresaĵo de la 13-a eldono, Stuttgart: Teubner 1999.
  • Griechisches Übungsbuch für Preußen, dua eldono, Berlin: Weidmann 1932.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti