Adolf LOOS (naskiĝinta la 10-an de decembro 1870 en Brünn, Aŭstra-Hungara Monarĥio (hodiaŭ Brno, Ĉeĥio), mortinta la 23-an de aŭgusto 1933 en Kalksburg, Aŭstrio) estis aŭstra arkitekto; liaj domoj forte influis la eŭropan modernan konstruadon post la unua mondmilito.

Adolf Loos
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1870 (1870-12-10)
en Brno
Morto 23-an de aŭgusto 1933 (1933-08-23) (62-jaraĝa)
en Kalksburg
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Ĉeĥoslovakio
Cislajtio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Aplikataj Artoj en Vieno
teknologia universitato Dresdeno
Stiftsgymnasium Melk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Adolf Loos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Helene Dülberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Claire Beck Loos (en) Traduki (1929–)
Elsie Altmann-Loos (en) Traduki
Lina Loos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
instruisto
artoteoriisto
eseisto
artkolektanto
fotisto
arkitekturkritikisto
dezajnisto
verkisto
furniture designer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Looshaus
Villa Müller
vdr

Li studis en Dresden, poste agadis ĉefe en Vieno, kvankam li pasigis 4-5 jarojn en Usono (1893–97) kaj en Parizo (1924–28).

Li distingis sin de la secesio, pli poste de la historiismo kaj en 1898 anoncis, ke li evitos la superfluajn ornamaĵojn. Lia unua konstruaĵo estis la Karma-villo (1904–06) en Clarens, proksime al Montreux, Svislando, kiu montris geometrian simplecon. Tiun sekvis la viena Steiner-villo en 1910, kiun multaj arthistoriistoj taksas la unua moderna konstruaĵo, plej ofte pro la fasado ellaborita per simetriaj kombinoj de trianguloj.

Li ankaŭ verkis studaĵojn, en kiuj li argumentis pri superflueco de la ornamaĵoj. La plej konata konstruaĵo de Loos estas la vienaj domoj de Goldman kaj Salatsch el 1910. Ili havas klasisisman eksteron sed per plataj, malplenaj, poluritaj marmorsurfacoj. Li konstruis dum sia restado en Francio en 1926 la loĝdomon de la dadaisma pentristo Tristan Tzara.

Eksteraj ligiloj

redakti