Adolf Müller la pli maljuna

Adolf Müller senior (vere: Matthias Schmid) (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1801 en Tolna (Hungarujo); mortinta la 29-an de julio 1886 en Vieno) estis aŭstra-hungara aktoro kaj komponisto kaj patro de Adolf Müller la pli juna.

Adolf Müller la pli maljuna
Persona informo
Naskonomo Matthias Schmid
Naskiĝo 7-an de oktobro 1801 (1801-10-07)
en Tolna
Morto 29-an de julio 1886 (1886-07-29) (84-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Adolf Müller junior
Okupo
Okupo komponisto • teatra aktoro
vdr

Vivo redakti

Müller sekvis lecionoj pri dramarto kaj ankaŭ pri muziko en Brünn. Post tio li havis dungitecojn en Prago, Lemberg kaj Brünn mem, antaŭ ol li en 1823 iris al Vieno kiel aktoro kaj kantisto.

Li laboris ekde 1825 kiel kapelmajstro kun ŝanĝiĝaj pezocentroj ĉefe ĉe la tri antaŭurbaj teatroj de Vieno. De teatro-kapelmajstroj oni atendis la komponadon de uverturoj kaj muzikinterludoj por farsoj, melodramoj, pantomimoj, baletoj, kiuj aperis en la tiama amuzmetio en rapida sinsekvo. Müller estis per pli ol 650 dokumenteblaj teatraj verkoj (kies partituroj grandparte konserviĝis en la urba kaj federaciera biblioteko de Vieno) unu el la laŭkvante plej fruktodona komponistoj de la 19-a jarcento. Multaj furorkantoj devenis de li, ekzemple la marŝkanto Wir wollen in die Stadt marschieren el la farso Lumpazivagabundus (1833) de Johann Nestroy, kiu disvastiĝis tutmonde.

Müller komponis ankaŭ multajn proprajn operojnoperetojn.

Eksteraj ligiloj redakti