Adolf Schmidl [ŝmidl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schmidl Adolf estis aŭstra kaj hungarlandana geografo, altlerneja instruisto, la unua scienca speleologo en Hungara reĝlando.

Adolf Schmidl
Persona informo
Aliaj nomoj Carl Eduard Salmoser
Naskiĝo 18-an de majo 1802 (1802-05-18)
en Lázně Kynžvart
Morto 20-an de novembro 1863 (1863-11-20) (61-jaraĝa)
en Buda
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • universitata instruisto • verkisto • libretisto
vdr
Kovrilpaĝo de libro de Adolf Schmidl

Adolf Schmidl[1] naskiĝis la 18-an de majo 1802 en Königswart (Ĉeĥio, Habsburga Imperio), li mortis la 20-an de novembro 1863 en Buda (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio).

Biografio redakti

Adolf Schmidl vivis ekde 1805 en Vieno, kie li lernis en la necesaj lernejoj, poste li akiris diplomon en la Universitato de Vieno. Post siaj studoj li laboris en Muzeo de Arthistorio de Vieno, kie li respondecis pri la medaloj, iom poste li estis universitata asistanto. Inter 1833 kaj 1845 li estis edukisto ĉe familio Lobkovic, inter 1844-1848 li redaktis gazeton, poste li havis postenon en la akademio. En 1857 li ekinstruis geografion en Joseph Politechnicum en Buda, kie li lernis la hungaran lingvon. Li ankaŭ havis taskojn esplori kavojn, grotojn en plena Habsburga Imperio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Der Schneeberg in Unterösterreich (1831)
  • Wien, wie es ist (1832, 1836, 1837, france: 1847)
  • Reisehandbuch durch dea Königreich Ungarn (1834)
  • Das Kaiserthum Oesterreich (1837-1843, du volumoj)
  • Handbuch für Reisende nach Tirol, Salzburg und Erzherzogthum Oesterreich (1840)
  • Wegweiser in die Adelsberger Grotte und die benachbarten Höhlen des Karst (1853)
  • Die Baradla-Höhle bei Aggtelek und die Lednica-Eishöhle bei Szilitze im Gömörer Comitate Ungarns. (1857)
  • Die Abaligeter Höhle (1863)

Fontoj redakti

Referencoj redakti