Adolf SCHMIDT [Adolf Ŝmit] (naskiĝis la 23-an de julio 1860 en Breslaŭo, mortis la 17-an de oktobro 1944 en Gotha, Turingio) estis germana geofizikisto, pacifisto kaj pioniro de Esperanto en Germanio.

Adolf Schmidt
Persona informo
Naskonomo Adolf Friedrich Carl Schmidt
Naskiĝo 23-an de julio 1860 (1860-07-23)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 17-an de oktobro 1944 (1944-10-17) (84-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Universitato de Vroclavo
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto
vdr
Adolf Schmidt
Persona informo
Adolf Schmidt
Naskonomo Adolf Friedrich Carl Schmidt
Naskiĝo 23-an de julio 1860 (1860-07-23)
en Vroclavo
Morto 17-an de oktobro 1944 (1944-10-17) (84-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Universitato de Vroclavo vd
Profesio
Okupo esperantisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Potsdam vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia ĉefa esplor-objekto estis la termagnetismo. Li teorie kaj praktike baze kontribuis al evoluo de sia scienca fako. La Geomagnetikan Observatorion en Potsdamo (ekde 1930 Adolf-Schmidt-Observatorio en Niemegk) li gvidis 1902–1928 al mondvaste akceptita alta nivelo. Li publikigis diversajn geofizikajn fakverkojn en Esperanto kaj krome informis germanlingve pri la Internacia Lingvo..

Vivo redakti

Studado kaj instrulaboro en Breslau redakti

Adolf Schmidt, filo de inĝeniero, studis post abituro en Oberrealschule Breslau ĉe universitato de sia hejmurbo matematikon, fizikon, anglan kaj francan lingvojn. Por tiuj fakoj li akiris „Lehrbefähigung für die Oberstufe an höheren Lehranstalten“ (instrukapablon por superaj klasoj de superaj instruaj institucioj). En 1882 li habilitiĝis per matematika ellaboraĵo pri la teorio de transformoj de Cremona, speciale tiuj de la 4-a ordo, summa cum laude al doktoro de filozofio.

Lian provtempon kiel instruisto li pasigis ekde 1882 ĉe Friedrichsgymnasium en Breslau, poste li laboris kiel helpinstruisto en Oberrealschule Breslau.

Gimnazia instruisto kaj libera geofizikisto en Gotha redakti

Ekde oktobro 1884 Adolf Schmidt estis instruisto, ekde la 1-a de januaro 1893 supera instruisto ĉe Gymnasium Ernestinum Gotha. Li instruis matematikon, anglan kaj francan lingvojn.

Sed sian libertempon li uzis por esploro kaj priskribo de termagnetismo, kion li elektis vivtaskon.

Kiel studento en Breslau Adolf Schmidt jam partoprenis en analizo de termagnetaj mezurrezultoj, ricevitaj kadre de la Internacia Polusa Jaro 1882/1883.

 
La Gymnasium Ernestinum (gimnazio) en Gotha memorigas per memortabuloj ĉe la enirejo pri siaj famaj instruistoj Adolf Schmidt kaj Kurd Laßwitz.

En Gotha la bibliotekoj de la gimnazio kaj de eldoneja institucio de Justus Perthes estis favora kondiĉo por liaj studoj.

Du bazaj ellaboraĵoj pri la novkalkulado de termagneta potencialo[1] zorgis pri lia internacia konateco kaj havis la efikon, ke li estis invitita en 1898 al Bristolo, por partopreni la internacian konferencon pri termagnetismo kaj atmosfera elektrismo de British Association for the Advancement of Science, dum kiu estis fondita ankaŭ la International Earth Magnetic Commission.

Ĉi-tiu invito estis la okazo, nomumi lin profesoro en aĝo de 38 jaroj ankoraŭ antaŭ la konferenco.

Scienca kariero en Potsdamo kaj Berlino redakti

La menciitaj kaj aliaj sciencaj ellaboraĵoj pruvis lian kapablecon, fariĝi en 1902 sekvulo de Max Eschenhagen (1858–1901) kiel estro (Vorsteher) de Magnetika Observatorio de Meteorologia Instituto en Potsdamo, kiun li gvidis ĝis la pensiuliĝo en 1928. En 1909 li fariĝis estro (Vorsteher) de la Meteorologia-Magnetika Observatorio Potsdamo kaj en 1927 ties direktoro.

En Potsdamo Adolf Schmidt sukcese daŭrigis siajn teoriajn laborojn pri termagnetismo. Li publikigis en la potsdama tempo ĉirkaŭ 130 skribaĵojn.

 
En la 1890–1893 konstruita Reĝa Meteorologia Observatorio sur la monto Telegrafenberg en Potsdamo Adolf Schmidt laboris 1902–1928. Hodiaŭ ĝi estas la Süring-domo en Scienca Parko "Albert Einstein".

Sub la titolo „Geophysik am Standort Telegrafenberg“ (Geofiziko ĉe loko Telegrafenberg) la  Helmholtz-Zentrum beim GFZ Potsdam (Helmholtz-Centro ĉe GFZ Potsdamo - Andreas Schulze kaj Wigor Webers) karakterizas la agadon de Schmidt rerigarde:

„En la jaro 1890 oni komencis la kontinuan mezurserion de absolutaj kaj relativaj mezuroj de magnetaj elementoj. Per transpreno de la Magnetika Fako en 1902 fare de Geheimrat (titolo: Sekreta Konsilisto) prof. d-ro Adolf Schmidt komenciĝis la flortempo de geomagnetiko, kun konstruado de aparatoj kaj propra, ĝis hodiaŭ mondvasta esplorado pri ĉiuj subfakoj.“[2]

Schmidt verŝajne estis la unua, kiu surbaze de materialoj el diversaj observatorioj montris la realan ekziston de la ringkurento en la jonosfero kaj kapablis mencii nombrojn de ĝia forto.[3]

Li esploris plue la tajdajn periodajn signalojn (aŭ funkciojn) en jonosfero kaj faris matematikajn esplorojn pri transformoj de sferaj harmonoj en diversaj koordinatsistemoj.

 
La Arbara domo, ekfunkciigita en 1897 kiel Absolut-domo por absolute mezuri la intenson de la termagneta kampo, senfera ligna konstruaĵo kun soklo el tre malfacile magnetigebla triasa sabloŝtono, estis parto de la Geomagnetika Observatorio, gvidita de Adolf Schmidt. Hodiaŭ ĝi en Scienca Parko Albert Einstein en Potsdamo servas al la palemagnetiko.

La geofizikisto Hans-Joachim Linthe, posteulo de Schmidt kiel estro de la observatorio en la 2000-aj jaroj atestas: „Li estis elstare talenta en ĉiuj kampoj de geomagnetikaj esploroj, eksperimentaj metodoj, statistiko kaj matematikaj metodoj.“

Linthe plueksplikas: „Eschenhagen enkondukis 5 kategoriojn (1, 2, 3, 4, 5) por karakterizi la tielnomatan geomagnetikan aktivecon. Schmidt konsideris ĉi-tiun ideon, rigardantan ĝin prava, kaj plibonigis ĝin, reduktante la nombron de kategorioj al tri (0, 1, 2). Dum internacia kongreso en 1905 en Innsbruck ili estis alprenataj kiel internaciaj karakteraj nombroj kaj ankoraŭ hodiaŭ estas uzataj. La ideo de mezurnombroj por la aktiveco fine kondukis al la potsdamaj indicoj K, enkondukitaj de Julius Bartels kaj internacie alprenitaj en 1939 en Vaŝingtono.“[4]

Schmidt, celanta ĉiam al pli bona mezurekzakto kaj kontinua registrado de nombroj, evoluigis sciencajn instrumentojn por la uzo en observatorio kaj konstruigis ilin. Ili ofte atingis efikon vaste ekster la observatorio.

La Lloydan pesilon li modifis por uzado surkampe. Ĉi-tiu termagneta kampa pesilo laŭ Schmidt, kvarca eĝojpesilo, li evoluigis en 1907 kunlabore kun la fajnmekanika metiejo de Otto Toepfer en Potsdamo. Ĝia industria pluevoluigo kiel fadena pesilo estis produktita en Askania-uzino grandkvante kaj servis al la geologoj por esplori erckuŝejojn.[5]

 
La magnetika Variaĵ-domo sur monto Telegrafenberg en Potsdamo, konstruita en 1888 el kunmetitaj sabloŝtonblokoj, sen ferhavaj materialoj kiel najloj, brikoj kaj cemento, apartenis al la Geomagnetika Observatorio Potsdamo. Heute oni esploras en ĝi la palemagnetismon.

Por sia specifa metodo, determini la parametrojn de magnetoj, Schmidt evoluigis apartan teodoliton, la Schmidtan normalteodoliton, ĉe kiu „la fordirektanta efiko de la bastono al la pinglo ne estas determinita en diversaj distancoj, sed la magneto kuŝas sur turntelero kaj povas esti turnita je difinitaj anguloj.”[6]

Por transdesegni magnetogramojn li konstruis specifan pantografon.

Praktikan signifon la laboro de la observatorio akiris por la polusa esplorado. En 1902 Roald Amundsen venis al Schmidt en Potsdamo, por konsiliĝi kun li prepare al la magnetaj mezuroj dum la ekspedicio per „Gjøa“ tra la Nordokcidenta Pasejo 1903–1907. La astronomo Erich Przybyllok, respondeca pri la termagnetikaj observoj de la Dua Germana Sudpolusa Ekspedicio 1911–13, estis instruita de Adolf Schmidt ĉe la Potsdama observatorio pri la observa aparataro kaj uzis ties instrumentojn por mezuri la  vertikalan intensecon.[7]

En 1925 Schmidt korespondis kun Fridtjof Nansen pri la  flugnavigado per magnetaj kompasoj en polusaj terenoj. En 1928 la aerŝipa pioniro Umberto Nobile uzis dum polusa flugo per la aerŝipo „Italia“ la Potsdaman Duoblan Kompason, kiun konstruis Friedrich Bidlingsmaier (1875-1914) laŭ potsdama modelo.[8]

Jam en 1903/4 ekestis problemo de influo de fremdaj perturboj al la termagnetaj mezuroj pro disiĝanta kurento kaŭze de la enkonduko de elektra haŭlado sur Teltow-kanalo. La problemo akriĝis en 1907 pro la elektrizo de potsdama ĉevaltira tramo. Sekve Schmidt konstruigis helpobservatorion en Seddin per financaj rimedoj de Teltow-Kanal-Societo kaj urbo Potsdamo. Al Seddin estis translokigita la variaĵregistro. La bazaj nombroj plue estis derivitaj el la mezuroj en Potsdamo.

Kiam klariĝis, ke la elektrizo de la berlina S-Bahn ankaŭ atingos Potsdamon, kaj li post demando ricevis la informon, ke estos uzata kontinua kurento kun rela rekonduktado, ankaŭ en la regiono de Seddin estis planita elektrizo, li planis la plenan translokigon de la observatorio al nova loko.

La lastajn du laborjarojn ĝis la pensiiĝo en 1928 Schmidt ĉefe okupiĝis pri serĉado de nova loko, projektado de la nove konstruenda observatorio kaj la translokiĝo.

Arbarpeco proksime de burgruino Rabenstein (Rabenŝtajn) kaj privata terpeco en la komunumo Rädigke apartenis al la elektitaj ebloj. Sed la konsilantaro de urbo Niemegk konvinkis per la argumentado, ke la observatorio povos esti ligita kun la urba gaso-, akvo kaj eklektro-provizo kaj la urbo transprenus parton de la estiĝontaj kostoj.

La geofizikisto Adolf Best, estro de la observatorio en la 1990-aj jaroj eksplikis: „Por ĉi-tiu instalaĵo Schmidt faris ĉiujn planojn. Liaj planoj estis modelaj por la magnetika mezuraparataro, kaj ili validas ankaŭ hodiaŭ en multaj detaloj.“[9]

 
Ŝildo ĉe la enirejo de de la Adolf-Schmidt-Observatorio pri Geomagnetismo, apartenanta al la GeoForschungsZentrum Potsdamo, en 2010.

Kiam oni oficiale malfermis la observatorion en Niemegk la 23-an de julio 1930 okaze de la 70-a naskiĝdatreveno de Adolf Schmidt en lia ĉeesto, la Prusa Ministerio pri Kulturo kaj Scienco laŭ peto de la direktoro de Meteorologia Instituto donis al ĝi la nomon „Adolf-Schmidt-Observatorio“. Hodiaŭ la „Adolf-Schmidt-Observatorio“ apartenas al tutmonda reto de observatorioj, kiuj observas la magnetkampon de la tero (Intermagnet-programo).

Schmidt daŭrigis siajn esplorajn kaj publikigajn laborojn ankaŭ en pensiula tempo spite al lia blindiĝo (ekde 1922). Rigardo al la bibliografio de liaj publikigaĵoj pruvas tion kaj montras aldone, ke lia ĉefa atento estis direktita al geomagnetiko, sed liaj esploroj pliriĉigis ankaŭ aliajn sciencojn, la meteorologion, la astronomion, la geologion kaj la matematikon, eĉ la musiksciencon. Linthe mencias du ellaboraĵojn pri nombra priskribo de intervaloj en muziko, kiuj evoluigis kelkajn novajn aspektojn pri harmoniscienco kaj aperis en 1920 kaj 1921 en “Zeitschrift für Physik”.[10]

Sian instrukomision ĉe berlina universitato li plenumis ĝis 1931 kaj unuigis persone pli ol 20 jarojn esploradon kaj instruadon en kampo de geofiziko.

La 29-an de septembro 1907 li estis membrigita en filozofia fakultato kaj komisiita reprezenti geofizikon kiel honoraria profesoro. La geofizika profesoreco estis kreita rilate al la transpreno de la katedro pri meteorologio fare de Gustav Hellmann (1854–1939) post la morto de Wilhelm von Bezold (1837–1907).

En vintra semestro 1907/08 Schmidt prelegis pri la teno: „Ĝenerala teorio de termagnetismo kaj superrigardo pri la sismaj fenomenoj“.[11]

Rudolf Lasswitz, la filo de la gothaa verkisto kaj gimnazia profesoro Kurd Lasswitz (1848–1910) skribis en printempo 1909 en gazeto Berliner Tageblatt pri la komisio de Schmidt:

„Li estas tipo de germana instruitulo bonsence, ĉar li ne kaŝas sin malantaŭ siaj libroj, sed ankaŭ staras meze de la politika vivo. Viro plena de vera liberaleco li abomenas ĉiun servilecon; li vere posedas la civitanan fieron antaŭ reĝaj tronoj. Kiam oni proponis al li iufoje, ie peti aŭdiencon, onidire li diris: Se la princo volas ekkoni min, li devas viziti min ĉe mia laboro. Kun frako mi estas nenio…

Magra, relative granda kun evidente angulaj movoj, kiuj ŝajnis esti akurate geometrie kalkulitaj, vestita per ciname bruna kostumo, tiel migras la figuro de Adolf Schmidt hodiaŭ trans la granda ponto en Potsdamo samkiel ĝi antaŭ jaroj preterpasis nian domon en Gotha…

Estas ĝojo, ke spite al multaj kontraŭstarantaj malfacilaĵoj ĉi-tiu sincera viro estis vokita al la berlina katedro.”[12]

Schmidt ekde la emeretiĝo denove vivis en Gotha, kie li mortis en 1944. Li estis cindrigita en kremaciejo de la Ĉeftombejo de Gotha. Lia urno ĝis hodiaŭ staras en la tiea kolumbario.[13]

Socia engaĝiĝo de Schmidt redakti

Lingvoj / Esperanto / Interlingvistiko redakti

Jam kiel studento en Breslau dum la observado kaj kalkulado de termagnetaj elementoj kadre de la Unua Internacia Polusa Jaro 1882/83 Schmidt spertis, ke termagnetikaj esploroj necesigas kunordigitan tutteran esploradon de multaj ŝtatoj.[14]

Kiel sciencisto li bontenis multajn internaciajn kontaktojn, amplekse korespondis kaj observis sciencajn laborojn en aliaj landoj.

En „Archiv des Erdmagnetismus“ (Arkivo de termagnetismo) Schmidt publikigis „unuecan prezenton de termagnetikajn mezurojn de multaj observatorioj de tiutempo.“. En la unua kajero ekzemple aperis prezentoj de la observatorioj de Pavlovsk, Irkutsk, Grenviĉo, Vaŝingtono, Lisbono, Potsdamo, Mumbajo, Batavia (Hodiaŭ  Ĝakarto) k. a.[15]

Schmidt flue regis la anglan kaj francan lingvojn, ankaŭ grekan kaj latinan. Li kapablis legi rusajn publikigaĵojn originale. En postlasaĵo troviĝas leteroj kaj specialaj presaĵoj en franca, angla kaj Esperanto. Fremdlingvaj publikigaĵoj de Schmidt aperis en angla kaj Esperanto.

La geofizikisto Julius Bartels rememoras:

„Sub Schmidt Potsdamo fariĝis unu el la gvidaj centroj de la termagnetika laboro en Eŭropo. Kvankam li neniam forlasis Eŭropon, li estis persone konata al multaj eksterlandaj kolegoj, kiuj vizitis lin cele al komunikado en lia malgranda potsdama studĉambro aŭ en lia gastama domo en Gotha. Schmidt malavare donis konsilon kaj multaj esplorvojaĝoj inkluzive la vojaĝoj de Amundsen fidis al Potsdamo kun ĝia magnetika programo, ĝiaj instrumentoj, normigoj kaj diskutoj.“[16]

Schmidt lernis Esperanton en 1898 en Gotha kaj sin engaĝiĝis ege por ĝia disvastigo.

Kune kun Alfred Hermann Fried (1864-1921) Schmidt preparis en 1902 la fondon de Esperantista grupo en Berlino, kiun li post foriro de Fried el Berlino en 1903 fondis kune kun la svisa ĵurnalisto Jean Borel (1868–1946), la gimnazia direktoro kaj pioniro de naturprotektado Wilhelm Wetekamp (1859-1945) kaj aliaj Esperanto-amikoj sub aŭspicio de Deutsche Friedens-Gesellschaft (DFG- Germana Porpaca Societo). Schmidt estis prezidanto de la grupo (1903-1908) kaj ekde 1908 honora prezidanto.[17]

Schmidt faris multajn prelegojn,por konatigi ĝin kaj gvidis en 1905 la unuan Esperanto-kurson por instruistoj en Berlino. De la grupo sub gvido de Schmidt eliris la iniciato por fondi germanan Esperanto-gazeton („Germana Esperantisto“, ekde 1905) kaj germanan Esperanto-organizaĵon (Germana Esperanto-Societo 1906, ekde 1909 Germana Esperanto-Asocio).[18]

Li gvidis internaciajn aranĝojn, ekzemple en Berlina Urbodomo en 1908 kun partoprenintoj de la UK de Esperanto en Dresdeno, kiuj venis al postkongreso en Berlino, inter ili gvidaj Esperanto-parolantoj el diversaj landoj, ankaŭ la fondinto de la lingvo Ludoviko Zamenhof (1859–1917). Schmidt tradukis germanlingven la paroladojn por la publiko. Li kun internacia delegacio vizitis la ministron pri Instruado Ludwig Holle (1855–1909).[19]

Por disvastigi Esperanton pli vaste en berlinaj rondoj de scienco kaj komerco, li invitis en 1906 Wilhelm Ostwald (1853–1932), la fondinton de fizika kemio kaj posta nobelpremiito, prelegi en Komerca Altlernejo Berlino. La prelego, en kiu Ostwald debatis pri la eka parolado de Hermann Diels (1848–1929) kiel rektoro de la Berlina Universitato, estis publikigita. Ostwald rifuzis la solvon de Diels pri problemoj de internacia komunikado, la regon de la tri lingvoj angla, franca kaj germana, kaj pledis por neŭtrala lingvo, por garantii la samrajton de lingvoj. Li eksplikis la avantaĝojn de artefarita lingvo.[20]

Ankaŭ Schmidt publikigis en 1906 eseon, en kiu li debatis kun Diels. Li akcentis: „La kreinto de ĉi-tiu lingvo ja preskaŭ nenion en ĝi inventis. Li precipe nur reliefigis  kaj laŭ simplaj principoj … unuece aranĝis la grandan de tago al tago kreskantan trezoron de tio, kio jam komunas en la kulturlingvoj je enhavo kaj formaj elementoj.“

Inter la avantaĝoj de Esperanto li substrekas la „senliman evolukapablon”. Kaj li esprimas, ke li ligas kun Esperanto socipolitikan celon: „…la idealon de lontana estonto, kiu antaŭrigardas kaj preparas unuigon de homaro, bazita sur plej alta disvolviĝo de ĝiaj indivuduaj aranĝaĵoj“.[21]

Schmidt ekde 1907 devis principe debati kun Ostwald, ĉar li kiel prezidanto de komitato de „Delegacio por alpreno de lingvo internacia“, kies membro estis Schmidt, post la kunvenoj en Parizo subtenis la enkondukon de reformita Esperanto (Ido). Schmidt konsente kun Wilhelm Foerster (1832–1921) kaj Ludwig Zamenhof defendis la stabilecon kaj trankvilan evoluon de Esperanto. Li rigardis la Lingvan Komitaton, en kiu li membris ekde la fondo en 1905, kaj la UK de Esperanto 1908 en Dresdeno kompetentajn por eblaj ŝanĝoj en Esperanto. Korespondante kun Ostwald li provis, akiri interkonsenton, sed Ostwald sub influo de Louis Couturat (1868–1914) decidiĝis por Ido.[22]

En 1907/08 Schmidt estis prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Unu el liaj sekvuloj kiel ISAE-prezidanto estis en 1912 Wilhelm Förster, kun kiu li estis ligita per scienca laboro, per Esperanto kaj pacifisma engaĝiĝo.

En 1911 Schmidt partoprenis la fondon de Germana Akademia Esperanto-Asocio. Li malfermis la I-an federacian kunvenon en Dresdeno kaj formulis kiel prezidanto la „kontinuan ĉeftaskon… science labori por kaj per Esperanto”.[23]

Schmidt publikigis sciencajn kontribuojn en Esperanto kaj uzis Esperanton por la interkomunikado kun fakaj kolegoj. Kelkaj el ili lernis Esperanton ĉe Schmidt en Potsdamo kaj estis instigitaj, mem publikigi ion en Esperanto, ekzemple la japana meteorologo Wasaburo Oishi (1874–1950), direktoro de la Japana Aerologia Instituto, kiu en 1912 lernis Esperanton ĉe Schmidt en Potsdamo.

Malferme al la VI-a Germana Esperanto-Kongreso en 1911 en Lübeck Schmidt faris la festprelegon „Esperanto kaj Scienco".

En la 1920-aj jaroj li subtenis la aplikon de Esperanto en Ligo de Nacioj kaj apartenis al la Esperanto-Komitato de la Germana Ligo por la Ligo de Nacioj.

Disvastigo de scienca scio redakti

Komune kun la astronomo Paul Harzer (1857–1932) kaj la gimnazia direktoro kaj amatora astronomo Carl Rohrbach (1861–1932) Schmidt fondis en Gotha lokan grupon de la Unuiĝo de Amikoj de la Astronomio kaj de la Kosma Fiziko. Ĉi-tiu unuiĝo, fondita de Wilhelm Foerster, okazigis sian jarkunvenon en 1894 en Gotha. Harzer agadis kiel astronomo de 1887 ĝis 1896 ĉe la steloobservatorio en Gotha. Rohrbach post foriro de Harzer administris la steloobservatorion de Gotha ĝis 1906. Li en 1904 konstruigis sur sia tereno privatan steloobservatorion kun kvarcola refraktoro kaj kupolo.

Al diskonigo de sciencoj servis ankaŭ la „Mittwochsgesellschaft“ (Merkreda Societo), iniciatita jam en 1884 de Kurd Laßwitz, kolego de Schmidt. Adolf Schmidt membris en ĝi de 1896 ĝis 1902. Li faris prelegojn, el kiuj konserviĝis 21 temoj, ekzemple „Devio de la kompaso“, „Observado de meteoroj”, „Energiekonomio de la tero”, „La signifo de la sudpolusa esplorado”, „Plej novaj pririgardoj pri eklektro“ kaj „Esperanto“.[24]

Pacmovado redakti

 
En la Kolumbario de Gotha la urno de Bertha von Suttner staras centre sur kolono. La memortabulo super la urno de Adolf Schmidt estas videbla malantaŭe maldekstre.

En la kolumbario de Gotha oni vidas la urnon de Bertha von Suttner (1843–1914) centre sur kolono kaj la memortabulon super la urno de Adolf Schmidt maldekstre malantaŭe.

Ankaŭ lia engaĝiĝo en la Deutsche Friedensgesellschaft (Germana Pacsocieto - DFG) komenciĝis en Gotha. Schmidt membriĝis en 1894 kaj estis en 1896 kunfondinto kaj membro de la loka grupo de Gotha, ekde 1904 honora membro.

Adolf Schmidt sin komprenis kiel pacifisto. Li havis intimajn kontaktojn al aliaj membro de DFG. Ne malmultaj el ili estis sciencistoj kaj esperantistoj samkiel li.

Dum la ĝenerala kunveno en Gotha en 1902 li estis elektita estrarano.

La eksplodo de la Unua Mondmilito lin ege trafis. Post la milito Schmidt estis malentuziasmigita pro tio, ke estis neglektita, krei bazon por daŭra paco.

Al la estraro de DFG li en 1921 skribas: „Estas malfacile por mi, forlasi unuiĝon, kies membro mi estis preskaŭ ekde la fondo – ekde 1894 – kaj por kies celoj mi strebis agadi laŭforte, en tempo, kiam por oficisto tio ankoraŭ ne estis rekomendo kiel hodiaŭ.“ Schmidt kontraŭas „plej unuflankan partipolitikon“ kaj deklaras: „Laŭ mia opinio la ĉeftasko de la „Pacsocieto“ estas, disvastigi la pacpenson en ĉiuj tavoloj de la socio, eduki ilin al paca pensmaniero kaj al pacintenco…“[25]

Schmidt nun avertis pri danĝero de nova milito. En letero al la estraro de Deutsche Liga für Menschenrechte (Germana Ligo pri Homrajtoj), en kiu li membras, li klarigas en 1922: „ke li deziras nenion pli sopire ol la efektivigo de la de vi alstrebata celo de sincera interkompreniĝo inter la germana kaj la franca popoloj.“, sed la realo estas „La ambaŭ popoloj ne aperas kiel samrajtaj kameradoj, kiuj finfine lernis el la terura sperto de ĉi-tiuj jaroj tion, kion ili povus esti lernintaj el la spertoj de la pacifistoj antaŭe. Ili ne donas sin unu la alian la fratan manon, por forigi la sekvojn de la milito per unuigitaj fortoj; ili ne ekkonas kiel ilia plej grava  kaj plej urĝa tasko, konstrui novan templon de la homaro el la ruinoj, kreitaj en blinda frenezo.“[26]

Schmidt kontraŭas, sole kulpigi la germann popolon pro la milito kaj trudi la tutan ŝarĝon de forigo de la militsekvoj al la germana laboranta loĝantaro. Li esperas pri la prudentaj homoj je ambaŭ flankoj.

La kontaktoj al liaj pac- kaj Esperanto-amikoj dumvive daŭris, sed faŝismo kaj milito ĵetas ombron sur la lastaj vivjaroj de Schmidt.

Unu jaron post lia morto en 1945 Konrektor a. D. (Vicrektoro ekster ofico) Walter Koch aprezis Schmidt en gazeta artikolo.

„Adolf Schmidt kiel juna instruisto ĉi-tie ĉe la gimnazio 1884–1902 fariĝis unu el la plej ŝatataj homoj, speciale ĉar li ne nur okupiĝis pri supera lernejo, faka erudicio kaj demandoj de socia pozicio, sed uzis koron, cerbon kaj manon por helpi al homo kaj besto, plibonigi ilian situacion kaj subteni ilin en ilia vivbatalo…“ Li finas per la idea heredaĵo:  „Lokaj kaj eksteraj malnovaj amikoj kaj ideaj parencoj provas nove vivigi la viron, lian verkon kaj lian spiriton post la subpremo de ĉio, kio estis internacia, popolinterkompreniĝa kaj home subtena.“[27]

Persone redakti

Adolf Schmidt havis tri gefratojn: Agnes Schmidt, la verkistinon Maria Schmidt (1862–1924) kaj la aŭtoron Reinhold Schmidt (1867–1948). Adolf Schmidt estis la plej aĝa, restis sen edzino kaj zorgis pri siaj gefratoj. Liaj fratinoj gvidis lian gastaman domon en Gotha ankaŭ en la tempo de lia scienca agado en Berlino kaj Potsdamo, kiam li havis deĵoran loĝejon en la ĉefa domo de la Meteorologia Magneta Observatorio sur la potsdama Telegrafenberg (monto).

Parton de lia manskriba postlasaĵo kaj la postlasaĵon de lia familio konservas la  Forschungsbibliothek Gotha - Schloss Friedenstein (Esplorbiblioteko Gotha – Kastelo Friedenstein).

Temas pri la postlasaĵo de la posedantino de hortikulturejo Marie Marschall el Gotha (mortis la 1-an de julio 1978), kies fratino Elise (mortis 1939) estis edzino de la frato de Schmidt Reinhold.

Ĝi estis transprenita en 1978 kiel „Postlasaĵo Schmidt – Chart. A 2170 – 1978“ de la Forschungsbibliothek Gotha.

En la publikigaĵo de Roob kaj Schmidt troviĝas superrigardo pri la manskriba postlasaĵo en Gotha: 1-e sciencaj manuskriptoj, inter ili notoj pri prelegoj el la studtempo (parte stenografiaj) kaj sciencaj notoj. 2-e leteroj, parte propraj, 370 leteroj de parte konataj personoj kaj 3-e manuskriptoj, inter ili biografiaj kaj taglibraj notoj. Ankaŭ Esperanto-poeziaĵoj de Reinhold Schmidt estas inter la dokumentoj.[28]

Sed ankaŭ la Arkivo de Berlin-Brandenburgia Akademio de Sciencoj en Berlino disponas pri „Postlasaĵo Schmidt“, ĉar Schmidt estis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. Temas pri 0,25 bretaraj metroj da aktoj, troveblaj per kartoteko.[29]

Aliaj geofizikistoj pri Adolf Schmidt redakti

Louis Agricola Bauer (1865–1932), estro de la nordamerika magnetika servo kaj ĉefeldonanto de la ĵurnalo: „Terrestrial Magnetism and Atmospheric Electricity“:

„Laŭ mia opinio nek en Germanio ekzistas iu, kiu havas pli da kompetento, plenumi la postenon de direktoro de via magneta observatorio, nek iu ĉirkaŭ la tera globo, al kiu la magnetistoj pli fidas.“[30]

Wigor Webers (nask. 1940), sciencisto ĉe GeoForschungsZentrum Potsdam:

„La geomagnetismo hodiaŭ estas internaciskale integrita parto de geofizika esplorado. La pioniraj laboroj de Adolf Schmidt donis al tio mondvaste rekonitajn kontribuojn, per kiuj li mem kreis por si daŭran monumenton.“[31]

Adolf Best, estro de la Geomagnetika Observatorio en la 1990-aj jaroj:

„Geheimrat (Sekreta Konsilisto) prof. d-ro. Adolf Schmidt, verŝajne unu el la plej eminentaj germanaj geofizikistoj kaj digna, esti menciata unuspire kun A. v. Humboldt kaj C. F. Gauss, se temas pri termagnetismo…“[32]

Julius Bartels, estro de la Geomagnetika Observatorio en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj:

„Lia ampleksa scio, lia sagaca inteligenteco kaj lia rimarkinda talento, precize esprimiĝi pri malfacilaj temoj, faris el li ekscelentan partneron kaj en privata interparolado kaj dum konferencado en sciencaj kongresoj.“[33]

Gerhard Fanselau (1904–1982), dungito en la observatorio en Niemegk ekde 1928 kaj estro de la Geomagnetika Observatorio 1945–1969:

„Tri ecoj decidas la vivon de Adolf Schmidt: modesteco, sagaco kaj sincero. Lia sagaco faciligis lian vivon, dume la ambaŭ laste menciitaj ecoj alportis al li kelkajn malavantaĝojn.[34]  

Honorigoj redakti

  • 1898 Membro de „International Commission for Terrestrial Magnetism and Atmospheric Electricity“
  • 1907 Honoraria profesoro de Friedrich-Wilhelms-Universität Berlin (ekde 1949 Humboldt-Universität zu Berlin)
  • 1909 Nomigo Geheimer Regierungsrat (Sekreta Konsilanto)
  • 1909 Honora Membro de Germana Esperanto-Asocio
  • 1910 Elekto al membro de Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina en Halle
  • 1917 Membro de Akademie der Wissenschaften zu Göttingen
  • 1926 Georg-von-Neumayer-Medaille (medalo pro termagnetaj esploroj)
  • 1926 ĝis 1927 prezidanto de Deutsche Geophysikalische Gesellschaft (ekde 1929 Honora Membro)
  • 1927 d-ro.-inĝ. h. c. de Technische Hochschule Charlottenburg (ekde 1946 Teknika Universitato Berlino)
  • 1929 Korespondanta Membro de Preußische Akademie der Wissenschaften en Berlino
  • Membro de Norwegische Akademie der Wissenschaften en Christiania (Oslo)
  • 1930 La Magnetika Observatorio ĝis hodiaŭ nomiĝas Adolf-Schmidt-Observatorium für Geomagnetismus Niemegk. Ĝi apartenas al la Helmholtz-Zentrum Potsdam – Deutsches GeoForschungsZentrum
  • 1934 Adlerschild des Deutschen Reiches
  • 1940 Sydney Chapman (1888–1970) kaj Julius Bartels dediĉas ilian komunan bazan verkon „Geomagnetism“ al Adolf Schmidt kaj sendis al li ekzempleron.
  • 1940 Adolf-Schmidt-Straße en Gotha
  • Memortabulo en la Kolumbario de la kremaciejo Gotha, kie troviĝas lia urno
  • Memortabulo ĉe la Gymnasium Ernestinum en Gotha
  • Busto de Adolf Schmidt sur la tereno de la Adolf-Schmidt-Observatorio en Niemegk. La busto, kreita laŭ modelo de Gerhard Fanselau estis senvualigita dum festa aranĝo okaze de inaŭguro de nova konstruaĵo de Geomagnetika Instituto sur la potsdama Telegrafenberg (hodiaŭ konstruaĵo de Alfred-Wegener-Instituto). La geofizikistoj Hans Ertel (1904–1971), Gerhard Fanselau kaj Valeria A. Troitskaya (1917–2010) salutparoladis. Komence de la 1970-aj jaroj la busto estis starigita je la nuna loko.
  • Adolf-Schmidt-Weg (vojo) en Wissenschaftspark „Albert Einstein“ (Scienca Parko „Albert Einstein“) en Potsdamo

Postmorta vivo kiel literatura figuro redakti

Du aŭtoroj de sciencfikcia literaturo elektis Adolf Schmidt modelon por romanfiguroj.

Hans Dominik (1872-1945) estis lernanto en la Gymnasium Ernestinum kaj skribis memorojn pri sia instruisto: „Alia interesa persono de la gothaa instruista kolegaro estis d-ro Adolf Schmidt, kiu multajn jarcentojn poste servis al mi kiel modelo por la „longa Schmidt“ en miaj libroj „Ein Sten fiel vom Himmel“ (Stelo falis de ĉielo) kaj „Land aus Feuer und Wasser“ (Lando el fajro kaj akvo). Ĉe la Ernestinum li instruis novajn lingvojn kaj natursciencojn; ĉiun liberan minuton li dediĉis al la studo de la termagnetismo… Neniu el ni „Tertianer“[35] kaj „Sekundaner“[36] vidis en la iomete mallerte ŝajnanta longa Schmidt estontan sciencan eksperton de internacia renomo.“[37] La „longa Schmidt“ estas prezentata en la romanoj de Dominik kiel geologo kaj eksperto pri geomagnetismo kun propraj teorioj, disputema, ĝisosta sciencisto kaj eksperto en lia fako.

 
Memortabulo por Kurd Laßwitz ĉe la Gymnasium Ernestinum (gimnazio) en Gotha.

Kurd Laßwitz estis la pli aĝa kolego de Schmidt. Li instruis matematikon kaj fizikon en la Gymnasium Ernestinum (ekde 1876). La agado en „Mittwochsgesellschaft“ (Merkreda Societo) kaj la pacifisma idearo ligis ilin. Lia unua granda sciencfikcia romano „Auf zwei Planeten“ (Sur du planedoj) fondis lian gloron kiel unu el la patroj de la moderna sciencfikcia literaturo. La romano estis tradukita en multajn lingvojn. La filo de la aŭtoro d-ro Rudolf Laßwitz (1877–1935) en 1909 malkaŝis la modelon por unu ĉeffiguro de la romano.

„En la mars-romano „Auf zwei Planeten“ (Sur du planedoj) mia patro Kurd Laßwitz – oni pardonu al la filo la indikon – en la persono de d-ro Grunthe kreis precizan kopion de Adolf Schmidt. Kiu per la legado de la libro lernas ŝati kaj ami tiun d-ron Grunthe, tiu ankaŭ sincere admiros Adolf Schmidt.“[38]

La romano rakontas pri tri sciencistoj, kiuj dum flugo per balono por esploro de la norda poluso malkovras, ke la loĝantoj de la marso konstruis super la norda poluso kosman stacion kaj kreis ligon al la tero. Unu el la sciencistoj estis d-ro Karl Grunthe. Dum unuaj renkontoj kaj dum vizito sur la marso ili ekkonas la marsanojn (marsloĝantojn) kiel morale, kulture kaj teknike altevoluitaj. La provo de la marsanoj, interkompreniĝi kun la teraj ŝtatoj, fiaskas. Sekve la marsanoj kreas sian regadon pri grandparto de la tero kun la pravigo, ke necesas, unue eduki kaj kultivi la homojn. Dum la sekva liberbatalo ili estas superruzitaj kaj venkitaj. Fine denove aperas la peno pri interkompreniĝo inter marso kaj tero.

La publicisto Rudi Schweikert skribas en aldono al la jubilea eldono de la Heyne-eldonejo en 1998: „Sur du planedoj legeblas kiel aventura romano, amromano, futurrakonto, filozofia romano aŭ kiel romano pri nuntempa socio, kiel satiro aŭ kiel (biografia) ŝlosilromano.“[39]

En la eseo „Adolf Schmidt – ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur“  (Adolf Schmidt – pioniro de geofiziko kaj de Esperanto) klarigas la aŭtoro Fritz Wollenberg: „Laßwitz montras … la renkontiĝon inter teraj kaj marsaj loĝantoj kiel renkontiĝon de du kulturoj en diversaj nuancoj, diversaj ebloj, kun reciproka interkonatiĝo de lingvoj, moroj kaj kutimoj, de socisistemoj, ekonomioj ktp., kun la diversaj antaŭjuĝoj, agrogantaĵoj kaj konfliktoj kun teruraj sekvoj, sed laste kun optimisma vizio pri la estonto.“[40]

Karl Grunthe aperas kiel senektima precizema sciencisto kun vera esploremo, kiu ankaŭ en malfacilaj situacioj klarvide pripensas, parolas kaj agas. Li interesiĝas pri la kulturo de la marsanoj, estas malferma al ĉiu nova ekkono, lingve lerta, kaj li rapide lernas la lingvon de la marsanoj. Sed li krome montras konscion pri respondeco kaj devigoj rilate al la tero kaj al la homoj. La montro de potenco kaj pompo fare de la marsanoj ne impresas lin. Se li konsideras necese, li kuraĝe kontraŭstaras iliajn pretendojn.

Post ignoro de la avertoj de Grunthe al la teraj ŝtatoj, eviti konflikton kun la marsanoj, kaj la instalo de eduka diktaturo de la marsanoj sur grandparto de la tero, Grunthe, laboranta denove en sia hejmurbo Friedau en la steloobservatorio, fondis ĝeneralan asocion de homoj, kreis „ligojn al la gvidaj kleriguloj de ĉiuj kulturŝtatoj“ kaj ellaboris kun kunbatalanto alvokon, klarigantan la celojn de la asocio de homoj. Kvankam la asocio de homoj estas malpermesita, ĝi akiras influon kaj ebligas la liberigon de fremdregado de la marsanoj. Fine de la romano tekstas: La ŝtatoj denove ordigis iliajn konstituciojn kaj fondis pacaliancon, kiu ampleksis la civilizitan mondon. La principoj, disvastigitaj kaj flegitaj de la asocio de homoj, alportis novajn fruktojn. Novan spiriton havis la homaro, kuraĝe ĝi levis la kapon en paco, libero kaj digno.”[41]

La aŭtoro Kurd Lasswitz kreis per Karl Grunthe literaturan figuron, kiu enkorpigas sian idealon de libera memkonscia persono en la senco de la kleriga filozofio de Kant. Evidente lia kolego Adolf Schmidt estis liaopinie konvena ekzemplo por tio.

Memoraranĝoj redakti

1994

Okaze de la 50-a mortotago de Adolf Schmidt la Adolf-Schmidt-Observatorio pri Geomagnetismo kaj Esperanto-Ligo Berlin omaĝis al la elstara geofizikisto kaj esperantisto dum aranĝo en la niemegka observatorio.

La tiam faritaj prelegoj de la observatoria estro Adolf Best „Al la 50-a mortotago de la Sekreta Konsilisto prof, d-ro  Adolf Schmidt“kaj de la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin Fritz Wollenberg „La interlingvistikaj opinioj de Adolf Schmidt kaj lia engaĝiĝo por la internacia lingvo Esperanto“ la GeoForschungsZentrum Potsdam publikigis en la broŝuro „Adolf Schmidt 1860– 1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten“ am 17. Oktober 1994 (Adolf Schmidt 1860–1944. Al la 50-a mortotago de la geofizikisto kaj esperantisto“ la 17-an de oktobro 1994).

2010

Okaze de la 150-a naskiĝtago de Adolf Schmidt kaj de la jubileo 80 jaroj Observatorio Niemegk invitis la  Deutsche Geophysikalische Gesellschaft (Germana Geofizika Societo) kaj la Helmholtz-Zentrum Potsdam – Deutsches GeoForschungsZentrum (GFZ) al festa horo la 23-an de 2010 en la niemegkan observatorion. La scienchistorian festprelegon pri vivo, agado kaj scienca heredaĵo de Adolf Schmidt faris la geofizikisto Franz Jacobs. La estro de la observatorio Hans Joachim Linthe prelegis pri la evoluo kaj la hodiaŭaj taskoj de la observatorio. Salutvortoj venis de la direktoro de la departemento 2 de GFZ Potsdamo, de la urbestro de Niemegk kaj de la prezidantoj de Germana Esperano-Asocio kaj de la Asocio pri Interlingvistiko.[42]

Al la 150-aj naskiĝdatreveno de Adolf Schmidt krome estis dediĉita ekskurso, gvidita de Wigor Webers de GFZ Potsdamo la 25-an de julio sur la Adolf-Schmidt-vojo tra la Scienca Parko “Albert Einstein”. Speciale estis konsiderataj la historiaj konstruaĵoj, ligitaj kun la agado de Schmidt, ekzemple la Süring-domo (antaŭe la konstruaĵo de la Reĝa Meteorologia Observatorio), la Paleomagnetika Laboratorio de GFZ (antaŭe la Magnetvaria Domo de la Geomagnetika Observatorio) kaj la Arbara Domo (antaŭe la Magnetabsoluta Domo).[43]

Verkoj redakti

  • Zur Theorie der Cremona’schen Transformationen, insbesondere derjenigen 4. Ordnung. Univ., Phil. Fak., Breslau 1882 (Disertacio).
  • Mathematische Entwicklungen zur allgemeinen Theorie des Erdmagnetismus. Arch Seewarte 12, No 3, Hamburg 1889, p. 29.
  • Bemerkung zu den Höhenangaben für den Karakul (3870 m) und den Ragkul (3880 m). En: Petermanns Mitteilungen aus Justus Perthes' Geographischer Anstalt.40. Gotha 1894, p. 212.
  • Meteorologische Beobachtungen. En: Petermanns Mitteilungen aus Justus Perthes' Geographischer Anstalt.40. Gotha 1894, p. 232–234.
  • Mitteilungen über eine neue Berechnung des erdmagnetischen Potentials. Abh. Bayer. Akad. D. Wiss., II. Klasse, 19, 1895, p. 1–66.
  • Archiv des Erdmagnetismus. I. Band, Heft 1–4, Potsdam,1903–1926.
  • Über die Möglichkeit und den Wert einer künstlichen Sprache. En: Preußische Jahrbücher. - Berlin 126 (1906). - p. 317-323.
  • Erdmagnetismus. Enzyklopädie des mathematischen Wissens, VI 1, Bd. 10, 1907.
  • kun Ludwig Schiff: Die internationale Hilfssprache. En: Germana Esperantisto. - Berlin 6 (1909). - p. 95-96
  • Pri la teoremo de Fermat. En: Internacia Scienca Revuo. Ĝenevo 6(1909). p. 250.
  • Missverständnisse. Endlich ididid...ido. En: Zum Andenken an den Vierten Deutschen Esperantisten-Kongress in Gotha vom 20. bis 23. Mai 1909. - Gotha, 1909. - p. 22-23, 39-40
  • Der gegenwärtige Stand der Hilfssprachenbewegung. En: Umschau. - Frankfurt am Main 14(1910)2. - p. 21-25.
  • Eröffnungsrede. En: Eldonaĵoj de la Germana Akademia Esperantista Ligo, Kajero II, Bericht über den I. Bundestag des Deutsch-Akademischen Esperanto-Bundes in Dresden.17. August 1911. Heckners Verlag, Wolfenbüttel 1911.
  • Eröffnungsrede. En: Bericht über den II. Bundestag des Deutsch-Akademischen Esperanto-Bundes im Preußischen Abgeordnetenhaus zu Berlin, 26. Juli 1912. - Wolfenbüttel, 1912. - p. 3-5
  • Meinung über die Idee einer internationalen Sprache, und über Esperanto im besonderen. En: Festschrift anlässlich des 8. Deutschen Esperanto-Kongresses, Stuttgart / eldonita de P. Christaller. Stuttgart, 1913. (Esperanto, ein Kulturfaktor 3). p. 43-44
  • Begrüßungsworte auf dem ersten deutschen Akademiker-Bundestag in Dresden, 17. August 1914. En: Festschrift anlässlich des 9. Deutschen Esperanto-Kongresses, Leipzig. Leipzig 1914. (Esperanto, ein Kulturfaktor ; 4). p. 73-75.
  • La milito kaj Esperanto. En: Germana Esperantisto. - Berlin 12(1914). - p. 145-146 serio B.
  • Wir Akademiker und Esperanto. En: Festschrift anlässlich des 9. deutschen Esperanto-Kongresses, Leipzig. Leipzig, 1914. - (Esperanto, ein Kulturfaktor 4). - p. 105-109
  • Wir Akademiker und Esperanto. - En: Leipziger Studentenblätter. Leipzig 1914. p. 65-66
  • Die Wiegenschriften des Esperanto. En: Zentralblatt für Bibliothekswesen. Leipzig 48 (1931). p. 72-75.
  • Pri la ebleco kaj la probableco de multjara periodeco en la meteorologiaj fenomenoj. En: Gerlands Beiträge zur Geophysik. - Leipzig 33(1931). p. 40-44.
  • Tafeln der Normierten Kugelfunktionen und ihrer Abteilungen nebst den Logarithmen dieser Zahlen sowie Formeln zur Entwicklung nach Kugelfunktionen. Gotha 1935.

EdE-S redakti

Adolf SCHMIDT (ŝmit), germano, d-ro, universitata prof. en Berlin, dir. de astronomia observatorio en Potsdam ĝis 1928. Nask. 23 jul. 1860 en Breslau. Unuaranga fakulo en matematiko kaj termagneteco. Prez. de Int. Scienca Asocio, 1907-08 kaj de G. Akademia Asocio, 1905-30.

Vigle partoprenis en la pacifista movado antaŭ la milito. Propagandis E-n precipe inter sciencistoj per paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Fondis kune kun Jean Borel kaj prof. Wilhelm Wetekamp la unuan Berlinan E-Grupon en 1904 (?1903). L. K. 1905-30.

Publikigaĵoj redakti

  • Wilhelm Ostwald: Die internationale Hilfssprache und das Esperanto. Esperanto-Verlag Möller & Borel, Berlin 1906.
  • Rudolf Laßwitz: Adolf Schmidt, der Geophysiker. En: Gothaer Gedenkbuch. 2. Band und Heimaterinnerungen an Dorf und Stadt von Dr. Gottlob Schneider, Bruno Volger Verlagsbuchhandlung, Leipzig-Gohlis 1909, p. 122–125.
  • Jean Borel: Rememoroj el 1903. En: Germana Esperantisto 2/1924, p. 24.
  • Alfred Nippoldt: A. Schmidt zum siebzigsten Geburtstage. En: Naturwissenschaften, 18. Jahrgang, Heft 30, Verlag von Julius Springer, Berlin, 25. Juli 1930.
  • Sydney Chapman, Julius Bartels: Geomagnetism. The International Series of Monographs on Physics, Oxford: Oxford University Press 1940.
  • Hans Dominik: Vom Schraubstock zum Schreibtisch. Lebenserinnerungen. Verlag Scherl, Berlin 1943.
  • Walter Koch: Zum ersten Todestage eines berühmten Gothaers. En: Thüringer Volkszeitung, Gotha, 19. Oktober 1945.
  • Julius Bartels: A. Schmidt,1860-1944. En: Terrestrial Magnetism and Atmospheric Electricity, Vol 51 (1946), p. 439–447.
  • Gerhard Fanselau: A. Schmidt zum 120. Geburtstag: En: Veröffentlichungen des Zentralinstituts für Physik der Erde Nr. 70, Teil 1, Potsdam 1981, p. 24–28.
  • Heinz Kautzleben: 50 Jahre Adolf-Schmidt-Observatorium für Erdmagnetismus in Niemegk – 90 Jahre geomagnetische Forschung in Potsdam: En: Veröffentlichungen des Zentralinstituts für Physik der Erde Nr. 70, Teil 1, Potsdam 1981, p. 7–18.
  • Helmut Roob, Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860-1944), Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985.
  • Wigor Webers: Zum 125. Geburtstag des Erdmagnetikers Adolf Schmidt. En: Vermessungstechnik, 33. Jg., Heft 8, Verlag für Bauwesen, Berlin 1985.
  • Diedrich Fritzsche: Potsdamer Geowissenschaftler und ihr Einfluß auf die deutsche und internationale Polarforschung bis zum 2. Polarjahr 1932/33. En: Polarforschung 61 (213) 1991, p. 153–162,
  • Fritz Wollenberg: Prof. Adolf Schmidt - der erste Vorsitzende der Berliner Esperanto-Gruppe (1903-1908). En: Esperanto in Berlin n. 10 (maj. 1993), p. 7-9.
  • Adolf Best: Zum 50. Todestag von Geheimrat Professor Dr. Adolf Schmidt. En: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (eld.), Potsdam 1994, p. 5–13.
  • Fritz Wollenberg: Die interlinguistischen Auffassungen Adolf Schmidts und sein Engagement für die internationale Sprache Esperanto. En: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (eld.), Potsdam 1994, p. 15–29.
  • Fritz Wollenberg: Zwischen Geomagnetismus und Esperanto – Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperanto-Pioniers Adolf Schmidt. In: Esperanto aktuell 7/1994, p. 4–-5.
  • Adolf Best: Zur Geschichte des Adolf-Schmidt-Observatoriums für Geomagnetismus in Niemegk. En: Zur Geschichte der Geophysik in Deutschland, Band 2, 1997 (DGG)
  • Ulrich Becker, Fritz Wollenberg (eld.): Eine Sprache für die Wissenschaft? Öffentliches Interlinguistik-Gedenkkolloquium für Wilhelm Ostwald am 9. November 1996 an der Wirtschaftswissenschaftlichen Fakultät der Humboldt-Universität zu Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 3, GIL, Berlin 1998.
  • Kurd Laßwitz: Auf zwei Planeten. Wilhelm Heyne Verlag, München 1998 (Jubilea eldono).
  • Rudi Schweikert: Von Martiern und Menschen oder Die Welt durch Vernunft dividiert, geht nicht auf. Hinweise zum Verständnis von Auf zwei Planeten. En: Kurd Laßwitz: Auf zwei Planeten. Wilhelm Heyne Verlag, München 1998 (Jubilea eldono).
  • Fritz Wollenberg: Ostwald, Schmidt kaj Foerster – Esperanto-Ligo Berlin konscias pri scienchistoria tradicio. En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003. Esperanto-Ligo Berlin (eld.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), p. 227234. ISBN 1-59569-043-3.
  • Wilfried Schröder: Sydney Chapman in seinen Beziehungen zu einigen deutschen Geophysikern (Retpaĝo de la Arbeitskreis Geschichte der Geophysik und Kosmischen Physik/Biografisches zu einzelnen Wissenschaftlern)
  • Martin Beblo: Schmidt, Adolf Friedrich Karl. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Vol. 23, Duncker & Humblot, Berlin 2007, ISBN 978-3-428-11204-3, p. 175. Ciferece.
  • Franz Jacobs, Michael Börngen: Adolf Schmidt (1860-1944) – Ehemaliger Vorsitzender und Ehrenmitglied der DDG. En: DGG-Mitteilungen Nr. 3/2009. Deutsche Geophysikalische Gesellschaft e.V. (Hrsg.), ISSN 0934-6554, S. 52–59 (DGG)
  • Fritz Wollenberg: Plansprachen im Archiv der Berlin-Brandenburgischen Akademie der Wissenschaften. En: Plansprachliche Bibliotheken und Archive – Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. V., 23.–25. November 2007 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 15, Detlev Blanke (eld.), Berlin 2008, p. 45–56.
  • Fritz Wollenberg: Adolf Schmidt - ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur. En: Sabne Fiedler (eld.). Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen. Berlin: GIL 2010, p. 133–162.
  • Fritz Wollenberg: Pionier der Geophysik und des Esperanto, Pazifist und Science-Fiction-Held - Adolf Schmidt zum 150. Geburtstag. Unua parto en: Esperanto aktuell 6/2010, p. 4–5, dua parto en: Esperanto aktuell 3/2011, p. 10–11,

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Mathematische Entwicklungen zur allgemeinen Theorie des Erdmagnetismus. Arch Seewarte 12, No 3, Hamburg 1889, p. 29. Mitteilungen über eine neue Berechnung des erdmagnetischen Potentials. Abh. Bayer. Akad. D. Wiss., II. Klasse, 19, 1895, p. 1–66.
  2. ret-paĝo de Helmholtz-Zentrum Potsdam ĉe GFZ
  3. Wigor Webers: Zum 125. Geburtstag des Erdmagnetikers Adolf Schmidt. En: Vermessungstechnik, 33. Jg., Kajero 8, Verlag für Bauwesen, Berlin 1985.
  4. Hans-Joachim Linthe: Geheimrat Professor Dr. Adolf Schmidt. retpaĝo de GFZ Potsdam
  5. Adolf Best: Zum 50. Todestag von Geheimrat Professor Dr. Adolf Schmidt. En: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (eld.), Potsdam 1994, p. 10.
  6. Adolf Best: Zum 50. Todestag von Geheimrat Professor Dr. Adolf Schmidt. In: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (eld.), Potsdam 1994, p. 10.
  7. Diedrich Fritzsche: Potsdamer Geowissenschaftler und ihr Einfluß auf die deutsche und internationale Polarforschung bis zum 2. Polarjahr 1932/33. En: Polarforschung 61 (213) 1991, p. 153–162. Wilhelm Filchner: Zum sechsten Erdteil. Die Zweite Deutsche Südpolarexpedition. Verlag Ullstein. Berlin 1922, p. 18–19.
  8. Diedrich Fritzsche: Potsdamer Geowissenschaftler und ihr Einfluß auf die deutsche und internationale Polarforschung bis zum 2. Polarjahr 1932/33. En: Polarforschung 61 (213) 1991, p. 153–162. Franz Jacobs kaj Michael Börngen: Adolf Schmidt (1860-1944) – Ehemaliger Vorsitzender und Ehrenmitglied der DDG.En: DGG-Mitteilungen Nr. 3/2009, eld. Deutsche Geophysikalische Gesellschaft e.V., ISSN 0934-6554, p. 52-59. Webseite der dgg
  9. Adolf Best: Zum 50. Todestag von Geheimrat Professor Dr. Adolf Schmidt. En: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (eld.), Potsdam 1994, p. 11.
  10. Hans-Joachim Linthe: Geheimrat Professor Dr. Adolf Schmidt - retpaĝo de GFZ Potsdam
  11. Helmut Roob, Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860–944), Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985, p. 12.13.
  12. Laßwitz, Rudolf: Adolf Schmidt, der Geophysiker. En: Gothaer Gedenkbuch. 2. Band und Heimaterinnerungen an Dorf und Stadt von Dr. Gottlob Schneider, Bruno Volger Verlagsbuchhandlung, Leipzig-Gohlis 1909, p. 122–125.
  13. Helmut Roob, Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860-1944), Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985.
  14. Helmut Roob, Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860–1944), Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985, p. 7.
  15. Adolf Schmidt: Archiv des Erdmagnetismus. I. Band, Heft 1–4, Potsdam, 1903–1926.
  16. Julius Bartels: A. Schmidt, 1860-1944. En: Terrestrial Magnetism and Atmospheric Electricity, Vol 51 (1946), p. 441 (Traduko: Manuskripto de Gary Mickle 1994).
  17. Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003, Einblick, Rückblick, Ausblick. Esperanto-Ligo Berlin (eld.), Mondial,Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj german- kaj esperantlingvaj), p. 17, 18, 227–234
  18. Jean Borel: Rememoroj el 1903. En: Germana Esperantisto 2/1924, p. 24 (Memoroj de Borel pri la fondo de la Berlina Esperanto-Societo kaj pri Adolf Schmidt).
  19. Fritz Wollenberg: Die interlinguistischen Auffassungen Adolf Schmidts und sein Engagement für die internationale Sprache Esperanto. En: Adolf Schmidt 1860–1944. Zum 50. Todestag des Geophysikers und Esperantisten am 17.10.1994. GeoForschungsZentrum Potsdam unter Mitwirkung der Esperanto-Liga Berlin (eld.), Potsdam 1994, p. 15–29.
  20. Wilhelm Ostwald: Die internationale Hilfssprache und das Esperanto. Esperanto-Verlag Möller & Borel, Berlin 1906.
  21. Adolf Schmidt: Über die Möglichkeit und den Wert einer künstlichen Sprache. In: Preußische Jahrbücher. Band 126, 2. Heft 1906, p. 317–323.
  22. Korespondaĵoj Schmidt-Ostwald en la Arkivo de Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften, priskribitaj kaj klarigitaj en: Ulrich Becker, Fritz Wollenberg (Red.): Eine Sprache für die Wissenschaft? Öffentliches Interlinguistik-Gedenkkolloquium für Wilhelm Ostwald am 9. November 1996 an der Wirtschaftswissenschaftlichen Fakultät der Humboldt-Universität zu Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 3, GIL, Berlin 1998.
  23. Adolf Schmidt: Malferma parolado. En: Eldonaĵoj de la Germana Akademia Esperantista Ligo, Kajero II, Bericht über den I. Bundestag des Deutsch-Akademischen Esperanto-Bundes in Dresden. 17. August 1911. Heckners Verlag, Wolfenbüttel, p. 2.
  24. Helmut Roob, Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860-1944), Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985, p. 61.
  25. Adolf Schmidt: Brief an den Vorstand der Deutschen Friedensgesellschaft 1921, Nachlass (NL) Schmidt, Nr. 1/97 en la Arkivo de Berlin-Brandenburgische Akademie der Wissenschaften (BBAW).
  26. Adolf Schmidt: Letero al la estraro de Deutsche Liga für Menschenrechte de 9-a de aprilo 1922, NL Schmidt, Nr. 1/98 en Arkivo de BBAW
  27. Walter Koch: Zum ersten Todestage eines berühmten Gothaers. En: Thüringer Volkszeitung, Gotha, 19. Oktober 1945.
  28. Helmut Roob, Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860-1944), Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985.
  29. Fritz Wollenberg: Plansprachen im Archiv der Berlin-Brandenburgischen Akademie der Wissenschaften. En: Plansprachliche Bibliotheken und Archive – Beiträge der 17. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. V., 23.–25. November 2007 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 15, Detlev Blanke (eld.), Berlin 2008, p. 45–56.
  30. Louis A. Bauer: Letero al Wilhelm von Bezold de la 12-a de februaro1902 (anglalingve) en NL Schmidt 5/82 en Arkivo de BBAW.
  31. Wigor Webers: Zum 125. Geburtstag des Erdmagnetikers Adolf Schmidt. En: Vermessungstechnik, 33. Jg., Heft 8, Verlag für Bauwesen, Berlin 1985, p. 278.
  32. Adolf Best: Zur Geschichte des Adolf-Schmidt-Observatoriums für Geomagnetismus in Niemegk. En: Zur Geschichte der Geophysik in Deutschland, Band 2, 1997 pdf
  33. Julius Bartels: A. Schmidt, 1860-1944. En: Terrestrial Magnetism and Atmospheric Electricity, Vol 51 (1946), S. 441 (Traduko: Manuskripto de Gary Mickle 1994).
  34. Gerhard Fanselau: A. Schmidt zum 120. Geburtstag. In: Veröffentlichungen des Zentralinstituts für Physik der Erde Nr. 70, Teil 1, Potsdam 1981, p. 27.
  35. En gimnazio lernantoj en la Tertia (8-a klaso).
  36. En gimnazio lernantoj de Sekunda (10-a klaso)
  37. Hans Dominik: Vom Schraubstock zum Schreibtisch – Lebenserinnerungen, Verlag Scherl, Berlin 1943, p. 26–27.
  38. Rudolf Laßwitz: Adolf Schmidt, der Geophysiker. En: Gothaer Gedenkbuch. 2. Band und Heimaterinnerungen an Dorf und Stadt von Dr. Gottlob Schneider, Bruno Volger Verlagsbuchhandlung, Leipzig-Gohlis 1909, p. 124.
  39. Rudi Schweikert: Von Martiern und Menschen oder Die Welt, durch Vernunft dividiert, geht nicht auf. Hinweise zum Verständnis von Auf zwei Planeten. En: Kurd Laßwitz: Auf zwei Planeten, Wilhelm Heyne Verlag, München 1998,p. 908 (Jubilea eldono).
  40. Fritz Wollenberg: Adolf Schmidt – ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur. En: Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen – Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. v., 27.–29. November 2009 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 17. Sabine Fiedler (eld.), Berlin 2010, p. 133–162.
  41. Kurd Laßwitz: Auf zwei Planeten, Wilhelm Heyne Verlag, München 1998 p. 809–810 (Jubilea eldono).
  42. Franz Jacobs kaj Hans-Joachim Linthe: 150 Jahre Adolf Schmidt und 80 Jahre Observatorium Niemegk. retpaĝo de DGG
  43. Fritz Wollenberg: Adolf Schmidt – ein Pionier der Geophysik und des Esperanto als literarische Figur. En: Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen – Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. v., 27.–29. November 2009 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 17. Sabine Fiedler (eld.), Berlin 2010, p. 157–159.