Adolf SzÜCs [suĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szücs Adolf estis hungara matematikisto, instruisto, profesoro.

Adolf Szücs
Persona informo
Naskonomo Schlesinger Adolf
Naskiĝo 29-an de novembro 1884 (1884-11-29)
en Budapeŝto
Morto 4-an de februaro 1945 (1945-02-04) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Adolf Szücs [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1884 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de februaro 1945 (?) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Adolf Szücs devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis en universitatoj de Budapeŝto kaj Parizo. En 1907 li ekinstruis en mezlernejo, en la sama jaro li doktoriĝis. En 1912 li estis asistanto de la Reĝa Teknika Universitato palatino József, en la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis ankaŭ en "laborista akademio", tial post falo de la respubliko li devis ŝanĝi lasborlokon. En la malfruaj 1920-aj jaroj li revenis al la universitato kiel lektoro. En 1935 li atingis la instruan rangon eksterordinara profesoro. Li multe okupiĝis pri diferencialaj ekvacioj kaj pedagogiaj metodoj pri matematiko en la mezlernejoj. Lia morto ne estas konata, estas fakto, ke la nazioj forportis lin.

Fontoj redakti