Adolfo Bioy Casares

argentina romanisto

Adolfo BIOY Casares (naskiĝis la 15-an de septembro 1914; mortis la 8-an de marto 1999) estis argentina fikcistila skribisto. Lia plej konata verko estas La invención de Morel. En 1932 li ekkonis Jorge Luis Borges, kun kiu li verkis tri librojn.

Adolfo Bioy Casares
Persona informo
Adolfo Bioy Casares
Naskonomo Adolfo Vicente Perfecto Bioy Casares
Naskiĝo 15-an de septembro 1914 (1914-09-15)
en Bonaero
Morto 8-an de marto 1999 (1999-03-08) (84-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero • Instituto Libre de Segunda Enseñanza vd
Familio
Patro Adolfo Bioy vd
Edz(in)o Silvina Ocampo vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalisto • redaktisto vd
Verkado
Verkoj The Invention of Morel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Adolfo Bioy Casares

Bioy Casares naskiĝis en Buenos Aires, Li estis la plej aĝa filo de Adolfo Bioy kaj Marta Casares. Naskita ene de riĉa familio, tio permesis lin dediĉi sin ekskluzive al literaturo kaj samtempe, malproksimiĝi el la literatura medio de sia epoko. Li verkis sian unuan rakonton, "Iris y Margarita" (Iris kaj Margarita), kiam li estis 11jaraĝa. Li komencis kaj ĉesis studi Juron kaj Beletrojn, post la seniluziigo pri la universitata medio, li retiriĝis al bieno -familia posedaĵo- kie, kiam li ne ricevis vizitantojn, dediĉis sin preskaŭ ekskluzive al legado dum longe de universala literaturo. Dume, inter siaj dudekaj kaj tridekaj jaroj, ili jam regis la anglan, la francan (kiun li parolis ekde siaj kvara jaro), la germanan kaj, kompreneble, la hispanan. En 1932, Victoria Ocampo prezentis lin al Jorge Luis Borges kiu poste estos lia amiko kaj kun kiu li verkos kunlabore kelkajn detektivajn romanojn sub la seudonimo de Honorio Bustos Domecq. En 1940, Bioy Casares geedziĝis kun la fratino de Victoria, Silvina Ocampo, kiu ankaŭ estis verkistino.

Bioy Casares estis verkisto kiu uzis prilaboritan kaj klasikisman stilon. Li emis la fantazian genron kaj klopodis restarigi la hegemonion de la rakonto sur la priskribaĵoj. Defendema de la polica genro pro sia intereso pri la propra historio. Inter liaj premioj kaj honorigoj elstaras la membriĝo en la franca Honora Legio en 1981, la nomumo kiel Elstara Civitano de la Urbo de Buenos Aires en 1986 kaj la Premio Cervantes en 1990. Li ripozas en la tombejo La Recoleta.

La invención de Morel redakti

La plej konata romano de Bioy Casares estas La invención de Morel (La inventaĵo de Morel). Temas pri la historio de fuĝinto kiu forfuĝis el insulo supozeble infektita de mortiga malsano. En tiu insulo estas roluloj kiuj ripetas poreterne la samajn agadojn, frukto de invento kiu registrigis tridimensiajn bildojn kaj sonon, kies aktiveco maleble diferenciĝas disde la realeco. Jorge Luis Borges verkis faman enkondukon kie rilatigis tiun historion kun la rakontoj de Herbert George Wells.

Romanoj redakti

  • La invención de Morel (1940)
  • Plan de evasión (Forfuĝa plano) (1945)
  • El sueño de los héroes (Heroa revo) (1954)
  • Diario de la guerra del cerdo (Taglibro de la milito de la porko) (1969)
  • Dormir al Sol (Dormi subsune) (1973)
  • La aventura de un fotógrafo en La Plata (La adventuro de fotisto en La Plata) (1985)
  • Un campeón desparejo (Senpara ĉampiono) (1993)
  • De un mundo a otro (El mondo al alia) (1998)

Rakontaroj redakti

  • Prólogo (Enkonduko) (1929)
  • 17 disparos contra lo por venir (1933)
  • La estatua casera (1936)
  • Luis Greve, muerto (1937)
  • Las vísperas de Fausto (1949)
  • Historia prodigiosa (1956)
  • Guirnalda con amores (1959)
  • El lado de la sombra (1962)
  • El gran serafín (1967)
  • El héroe de las mujeres (1978)
  • Historias desaforadas (1986)
  • La muñeca rusa (1990)
  • Una magia modesta (1997)

Eseoj redakti

  • La otra aventura (1968)
  • Memoria de la Pampa y los Gauchos (1970)
  • Diccionario del argentino exquisito (1971), Vortaro de vortoj neuzendaj.
  • De jardines ajenos: libro abierto (1997), kolekto de frazoj, poemoj, kaj diversa miksaĵo.

Memoroj/Taglibroj redakti

Laŭlonge de sia vivo, Bioy verkis longegan taglibron el kiu eliris la jenaj publikaĵoj:

  • Memorias (1994)
  • Descanso de caminantes (2001)
  • Borges (2006), postmorta libro, selektaĵo de la taglibro kie aperas referencoj al Jorge Luis Borges.

Leteroj redakti

  • En viaje(1967) (1996), cartas para Silvina y Marta Ocampo

Kunlaboraĵoj redakti

kun Jorge Luis Borges redakti

  • Seis problemas para don Isidro Parodi (Ses problemoj por don Isidro Parodi) (1942)
  • Dos fantasías memorables (1946)
  • Un modelo para la muerte (1946)
  • Libro del Cielo y del Infierno (1960)
  • Crónicas de Bustos Domecq (1967)
  • Nuevos cuentos de Bustos Domecq (1977)

Kinaj gvidlibroj redakti

  • Los orilleros (1955)
  • El paraíso de los creyentes (1955)- no filmada
  • Invasion (1969), reĝisorado Hugo Santiago.
  • Los Otros (1971), reĝisorado Hugo Santiago.

kun Silvina Ocampo redakti

  • Los que aman, odian (Kiuj amas, tiuj malamas)(1946)

kun Silvina Ocampo kaj Jorge Luis Borges redakti

  • Antología de la Literatura Fantástica (1940)

Filmoj bazitaj sur liaj verkoj redakti

  • El último año en Marienbad (Last Year at Marienbad) reĝisorita de Alain Resnais adaptita gvidlibro (neagnoskate) de Robbe-Grillet, bazita sur "La invención de Morel"
  • "L´invenzione Di Morel" (Morel's Invention) reĝisorita de Emidio Greco laŭ gvidlibro de Andrea Barbato (1974) Italio.

Eksteraj ligiloj redakti

(En la hispana)