Adolfo la 1-a de Mark

Adolfo la 1-a Grafo de Mark (naskiĝinta antaŭ 1182; mortinta la 28-an de junio 1249), ĝis 1226 nomata ankaŭ Adolfo la 1-a Grafo de Altena-Mark, estis la filo de Frederiko de Berg-Altena kaj de Alveradisa de Krieckenbeck (naskiĝinta proksimume 1155; mortinta post 1220, dokumente menciita inter 1173 kaj 1220), filino de Grafo Rejnero de Krieckenbeck-Millendonk (naskiĝinta proksimume 1110; mortinta post 1164, dokumente menciita en 1164, filo de Henriko de Krieckenbeck).[1][2]

Adolfo la 1-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo antaŭ 1182
Morto 28-an de junio 1249 (1249-06-28)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Frederiko de Berg-Altena vd
Patrino Alvarade von Krieckenbeck vd
Edz(in)o Irmgard of Guelders vd
Infanoj Engelberto la 1-a de Mark • Gerard von der Mark • Otto van der Mark • Richarde von der Mark • Mechtilde von der Mark • Adelheid von der Mark vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolfo apartenis al la Grafoj de Berg kaj Altena kaj estis fondinto de nova nobelodinastio, la grafoj de Mark. Li unuigis ekde 1226 la bienoj de la grafoj de Berg-Altena, kiuj post la heredodispartigo de Altena ekde 1180 troviĝis en la posedo de pluraj flanklinioj de ĉi tiu gento, en unu mano kaj formis el ili la Graflandon Mark kun la ĉefurbo Hamm, kiun li estis fondinta. Krom tio Adolfo de Mark ankaŭ estis Grafo de Krickenbeck (ĝis 1243) kaj vokto de Monaĥejo Cappenberg kaj de Monaĥejo Werden.

Referencoj redakti