Adolph Erdmannsdörffer

(Alidirektita el Adolph Erdmannsdörfer)

Adolph ERDMANNSDÖRFFER (naskiĝinta en Altenburg, mortinta la 25-an de julio 1845 en Jena kaj entombigita en Jena-Wöllnitz) estis germana studento. Li estis verŝajnege la lasta viktimo de studenta pikarmila duelo.[1] Sed laŭdire estis du jarojn poste en Munkeno alia tia akcidento.[2]

Adolph Erdmannsdörffer
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Altenburg
Morto 25-an de julio 1845 (1845-07-25)
en Jena
Tombo Wöllnitz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Burschenschafter
vdr
Adolph Erdmannsdörffer, lasta viktimo en Germanujo de studenta pikarmila duelo, kiu okazis en Jena la 25-an de julio 1845

Vivo redakti

La filo de la altenburga komercisto Friedrich Eduard Erdmannsdörffer estis studento pri jurscienco ĉe la Universitato de Jena. Li anis ĉe la studenta korporacio kiu hodiaŭ nomiĝas Germania, tiutempe Burschenschaft auf dem Fürstenkeller. Lia kunduelanto estis Gustav Konstantin Köhler el Mihla, iama membro de la studenta korporacio Arminia. Erdmannsdörfer gravege vunditis ĉepulme.[3]

Tiu ĉi tragika akcidento gravis ankaŭ pro ke tuj poste en Jena la pikarmila duelado per la pariza pikspado anstataŭigitis per la sistemo de sabraj batoj. La surloka skermadomajstro Friedrich August Wilhelm Ludwig Roux, kiu ĝin enkondukis en Jena, verkis lernolibron pri la nova metodo. La tomboŝtono de Erdmannsdörfer malpost la preĝejo en Wöllnitz ĝis hodiaŭ konserviĝinte estas tre eble la unusola kiu atentigas pri tia mortospeco.[4]

La historiisto kaj universitata profesoro Bernhard Erdmannsdörffer, kiu ankaŭ estis studento en Jena, estis frato lia.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Jena musarum salanarum sedes: 450 Jahre Universitätsstadt Jena
  2. Die kleine studentische Fechtfibel p. 29. Arkivigite je 2013-07-17 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 6,0 MB)
  3. Friedrich Thieme, "Das Studentengrab in Wöllnitz", ĉe: Altes und Neues aus der Heimat 1934-1936, 6. Folge, Beilage zum Jenaer Volksblatt, p. 135-136 [1]
  4. otz.de, 15.5.2018, Stumme Zeugen in Jena: Grab für einen Studenten, der im Duell starb[rompita ligilo]