Adolphe d'Angeville
Adolphe d'Angeville (n. la 20-an de majo 1796 - m. la 16-an de majo 1856) estis franca politikisto.
Adolphe d'Angeville | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-a de majo 1796 en Lompnes | ||||
Morto | 16-a de majo 1856 en Lompnes | ||||
Tombo | cemetery of Hauteville-Lompnes vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Henriette d'Angeville vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | mararmea oficiro • agronomo • politikisto vd | ||||
| |||||
Deputito de Ain | |||||
Dum | 1834 – 1848 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li entreprenis karieron kiel militŝipisto en 1811, kaj forlasis la francan militŝiparon en 1821 kun la rango de leŭtenanto. Li sekve dediĉis sin al agronomio, antaŭ ol fariĝi deputito de la departemento Ain en la periodo de la julia monarkio, de 1834 ĝis 1848. Li apartenis al la plimulto favora al la reĝimo, sed laŭ aliaj deputitoj konservis senson de sendependeco.
Fontoj redakti
- Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)