Adrián Horváth
Adrián Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Adrián estis hungara komponisto, dirigento, trombonisto, tubjisto, instruisto, instrumentadisto, oficiro.
Adrián Horváth | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1970 (54-jaraĝa) en Kiskőrös |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |
Adrián Horváth [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1970 en Kiskőrös.
Biografio
redaktiAdrián Horváth frue komencis okupiĝi pri muziko en la urba muziklernejo (1979-1984), poste li maturiĝis en armea mezlernejo, samtempe li estis tubjisto. Li komencis sian profesian soldatan karieron en Veszprém (urbo) kiel tubjisto en 1989. En la urba muzika mezlernejo li akiris plian diplometon pri trombono. En 2002 li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Sopron, en 2008 plian diplomon en Universitato de Miskolc, en 2012 muzikinstruistan diplomon en Universitato István Széchenyi. Vespere li ofte estis muzikisto de Teatro Petőfi (Veszprém). Jam ekde 1989 li instruis en diversaj muziklernejoj. Intertempe en 2007 li atingis la rangon ĉefleŭtenanto. En la sekva jaro li iĝis armea dirigento de Pápa. En 2011 li emeritiĝis en la armeo, sed civile li instruas en kolegio de Pápa. En 2017 li estis nomumita lernejestro. Li ricevis 3 premiojn inter 2010 - 2016. Li ankaŭ komponadis.
Elektitaj komponaĵoj por blovorkestroj
redakti- marŝo (muziko) Esterházy
- marŝo al Szurmay
- Bossa Nova (por trumpeto)
Elektitaj simfoniaj komponaĵoj
redakti- Sanctus
- Solaris
- Walz No. 1
Elektitaj libroj
redakti- Magyar indulókönyv (2010)
- Gáty Zoltán (1856. március 5 - 1928. július 17.), Pápa város zeneszerzője (2015)
- Két évszázad fúvószenéje Pápán (2016)
- Fúvószenekari hangszerelés (2016, studenta lernolibro)
- A magyar induló (2017)
Fontoj
redakti- oficiala paĝo kun fotoj Arkivigite je 2019-06-01 per la retarkivo Wayback Machine