Adrien MANGLARD (Lyon, Francio, 10a de marto 1695 - Romo, 1a de aŭgusto 1760) estis franca pentristo de la 18-a jarcento.

Adrien Manglard
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1695 (1695-03-10)
en Liono
Morto 1-an de aŭgusto 1760 (1760-08-01) (65-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Akademio de Sankta Luko • Académie royale de peinture et de sculpture
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • grafikartisto
vdr
Seestück, Kunsthistorisches Museum

Biografio redakti

Adrien Manglard naskiĝis en la urbo Lyon, Regno Francio, la 10-an de marto, 1695, la unuenaskito de Edmond (nomata Aimé) Manglard kaj Catherine Rose du Perrier (aŭ Dupérier). Li estis baptita en la preĝejo Saint-Vincent la 12-an de marto samjare.[1] Ankaŭ lia patro estis pentristo kaj naskiĝis en Parizo. Lia patrino estis filino de librovendisto. Ambaŭ liaj gepatroj kreskis sen siaj patroj. Ili estis geedziĝintaj la 21-an de majo, 1683 en la Baziliko Saint-Martin d'Ainay.

Apud Adrien ili havis du pliajn infanojn. La familio suferis la ekonomiajn suferojn de la malsatego kaŭzita de la ekstreme malvarma vetero de la Malgranda Glaciepoko, kiu kaŭzis la sep malsanajn jarojn en Skotlando kaj la rimarkinde malvarma "Le Grand Hiver" (la granda Vintro) en Francio, kun la posta malsatego taksita esti kaŭzinta 600 000 mortojn antaŭ la fino de 1710 en Francio.[2][3] En 1707, la du fratoj de Manglard, Pierre kaj Daniel, estis lasitaj ĉe la Hôpital de la Charité, orfejo en Lyon, kie ili estis akceptitaj kiel délaissés (forlasitaj).[4][5]

Post studado kun Adriaen van der Cabel en Liono, Manglard translokiĝis de tie al AvignonMarsejlo, kie li studis ĉe la kartuzia pentristo Joseph Gabriel Imbert (1666–1749).[5][6][7] En 1715 Manglard translokiĝis al Romo, simple kiel turisto. Li ne estis sub la protekto de la Franca Akademio, kiu akceptos lin kiel plenan membron nur en 1736.[8][9] En 1722 li probable jam ĝuis iom da famo en Romo.[10] Manglard komencis ĝui la patronecon de famaj komisaroj almenaŭ ekde la mezaj 1720-aj jaroj. En la 1720-aj jaroj li eklaboris por la Corte Sabauda, ​​al kiu li sendis du pentraĵojn en 1726.[11] La talento de Manglard kiel marpentristo estis tia, ke lia kariero rapide progresis: estis prestiĝaj klientoj kiel Viktoro Amadeo la 2-a, Duko de Savojo kaj Reĝo de Piemonto, kiu aĉetis du egalajn pecojn de li en 1726, kaj Filipo, Duko de Parmo. Nur Filipoa komisiis pli ol 140 pentraĵojn de Manglard por ornami siajn palacojn.[7][12] Manglard ankaŭ ĝuis la patronecon de la plej gravaj romiaj familioj, inkluzive de la Colonna, la Orsini, la Rondani, la Rospigliosi kaj la Chigi. Por la Chigi, li freskopentris du ĉambrojn sur la piano nobile de la Palazzo Chigi, hodiaŭ la oficiala loĝejo de la ĉefministro de Italio.[13][14] En Romo, Manglard studis kun Bernardino Fergioni antaŭ rapide famiĝi kiel pejzaĝisto.[15][7] Manglard temigis kio iĝus lia kompetenteco en Romo, tio estas maraj vidpunktoj. Li faris studojn pri ŝipoj, turkoj kaj eĉ kameloj.[16][7] Manglard ofte prezentis havenojn en siaj pejzaĝoj. Figuroj kiel turkoj kaj kameloj reflektis la ekzotismon de la grandaj italaj havenoj.[17]

Manglard estis trejnita de nederlanda orepoka pejzaĝisto (Cabel), kiu mem vojaĝis al Italio. Tie, lia stilo estis influita de la loka bolonja skolo. Manglard tiel kontaktis unue kun la nederlanda orepoka pejzaĝa stilo, kun multe da itala influo de Cabel, por poste fakte translokiĝi al Italio mem en siaj dudekaj jaroj, kaj esti tie influita de la eminentaj Rom-bazitaj pentristoj de la periodo, inkluzive de la artistoj en la rondo de skulptisto Pierre Legros,[7] kiel Sebastiano Conca kaj Caspar van Wittel.[16] La maraj pentraĵoj de Manglard kombinas "la idealigitajn, klasikajn pejzaĝojn de Claude Lorrain kun la akuta realismo de nordaj modeloj."[15]

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. Michel 1981, p. 827.
  2. Monahan, W. Gregory (1993), Year of Sorrows: The great famine of 1709 in Lyon, Columbus: Ohio State University Press, pp. 125–153, (ISBN 978-0-8142-0608-9) .
  3. Lachiver, Marcel (1991) (in French), Les Années De Misère: La famine au temps du Grand Roi, 1680–1720, Paris: Fayard, pp. 361, 381–382, (ISBN 978-2-213-02799-9) .
  4. Maddalo 1982, p. 15.
  5. 5,0 5,1 Maddalo 1982, p. 31.
  6. G.Dargent 1979.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Manglard, Adrien. Oxford Art Online. Alirita 9a de oktobro 2020.
  8. Maddalo 1982, p. 16.
  9. Adrien Manglard. Netherlands Institute for Art History. Alirita 9a de oktobro 2020.
  10. Maddalo 1982, p. 34.
  11. Maddalo 1982, p. 39.
  12. Manglard, Adrien. Web Gallery of Art. Alirita 9a de oktobro 2020.
  13. Governo italiano La Sala dei Paesaggi Boscosi e la Sala delle "Marine". Italia Registaro. Alirita 9a de oktobro 2020.
  14. Maddalo 1982, p. 13.
  15. 15,0 15,1 Southern Mediterranean Seascape with Boats and Figures at Sunset. Sotheby's. Alirita 9a de oktobro 2020.
  16. 16,0 16,1 Michel 1981, p. 834.
  17. Michel 1981, p. 835.

Bibliografio redakti

  • A. Negro. (2000) Manglard, Locatelli e altri. Quadri Rospigliosi riemersi dalle vendite del 1931 e del 1932.
  • A. Rostand. (1943) Adrien Manglard et la peinture de marines au XVIIIe siècle. Gazette des Beaux-Arts, p. 263–272.
  • (2005) La pittura di paesaggio in Italia : il Settecento. Milan: Mondadori Electa, p. 247–250.
  • (1992) Allgemeines Künstlerlexikon : die bildenden Künstler aller Zeiten und Völker. München: Saur.
  • (1978) A checklist of painters c1200-1976 represented in the Witt Library, Courtauld Institute of Art, London. London: Mansell. ISBN 0-7201-0718-0.
  • Bénézit, Emmanuel. (1976) Dictionnaire critique et documentaire des peintres, sculpteurs, dessinateurs et graveurs de tous les temps et de tous les pays. Gründ, p. 139–140.
  • (1967) Dessins français du XVIIIe siècle: amis et contemporains de P.-J. Mariette. Paris: Muzeo Luvro.
  • Gerson, Horst. (1983) Ausbreitung und Nachwirkung der holländischen Malerei des 17. Jahrhunderts. Amsterdam: B.M. Israel, p. 117–170. ISBN 90-6078-086-8.
  • (1950) Allgemeines Lexikon der bildenden Künstler : von der Antike bis zur Gegenwart. Leipzig: Seemann.