Adstringa sorpujoadstringa sorbuso [1] (Sorbus torminalis, sinonimo Torminalis clusii), estas specio de sorbuso (Sorbus) hejma en Eŭropo ekde Anglujo kaj Kimrujo, oriente ĝis Danujo kaj Polujo, sude ĝis nordokcidenta Afriko, kaj sudoriente ĝis sudokcidenta Azio ekde Malgranda Azio ĝis Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro[2][3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Adstringa sorbuso
Matura adstringa sorbuso en printempo
Matura adstringa sorbuso en printempo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Sorbuso Sorbus
Subgenro: Torminaria
Specio: S. torminalis
Sorbus torminalis
(L.) Crantz
Sinonimoj

Torminalis clusii (Roemer) K.R.Robertson & J.B.Phipps

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Trunko kaj kanopeo.

Ĝi estas mez-granda falfolia arbo kreskanta ĝis alto de 15–25 m, kun trunko atinganta diametron ĝis 1,3 m. La arboŝelo estas malkruda kaj grizeca, sed skvameca, forsenŝeliganta je kvadrataj platoj por montri pli malhelajn brunajn tavolojn. La folioj longas kaj larĝas 6-14 centimetrojn kun petioloj de 2.5–5 cm, malhele verdaj je ambaŭ flankoj, kun kvin ĝis naŭ akrapintaj loboj; la baza paro de loboj estas disetendiĝantaj, la resto pli antaŭen-pintiĝantaj kaj dimensie malgrandiĝantaj apud la foliopinto, kaj kun fajne segildentaj randoj. La malsupraj flankoj havas haretojn kiam junaj, sed ambaŭ flankoj estas glataj kaj brilaj kiam pli maljunaj; la aŭtunaj koloroj estas flavaj ĝis ruĝ-brunaj. La floroj havas diametron de 10–15 mm, kun kvin blankaj petaloj kaj 20 kremkolor-blankaj stamenoj; ili konsistigas korimbojn kun diametro de 5–12 cm en malfrua printempo kaj frua somero, kaj estas hermafroditaj kaj insekte polenataj. La frukto estas globa ĝis ovoida pomofrukto kun diametro de 10–15 mm, gruneca aŭ flavruĝa aŭ bruna, kovrita de malgrandaj palaj lenticelaj makuloj kiam maturaj en meza ĝis malfrua aŭtuno [2][4][5][6].

De tiu palearktisa specio estas du varioj [2] :

  • Sorbus torminalis var. torminalis. Eŭropo, nordokcidenta Afriko.
  • Sorbus torminalis var. caucasica. Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro. La folioj estas pli profunde lobitaj ol ĉe var. torminalis.

Ekologio redakti

 
Foliaro kaj fruktoj.

Ĝi estas relative malofta kaj en Britujo kutime nuntempe limigita al grupoj de praa duonarbaro, kvankam troviĝas ankaŭ en heĝoj. Ofte oni trovas ĝin asociata kun kverkaj kaj fraksenaj arbaroj, preferante argilecajn kaj lomecajn grundojn. En Britujo, someraj temperaturoj ofte estas tro malaltaj por la maturiĝado de la semoj, do la ĉefa metodo por plantopropagado estas per draĵoj[2].

Uzado kaj etimologio redakti

La fruktoj, kiujn oni nomas sorpoj, estas manĝeblaj kaj havas daktilan guston, kvankam ili nuntempe malofte estas kolektataj por nutraĵo. Kutime ili estas tro adstringaj por manĝi ĝis ili estiĝas molmaturaj. Tradicie ili estas konataj kiel herba kuracilo kontraŭ koliko; la latina nomo torminalis signifas 'taŭga por koliko'. Antaŭ la enkonduko de lupolo, la frukto estis uzata por aromigi bieron.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. p. 1065
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 angle Rushforth, K. 1999 : Trees of Britain and Europe, Collins, ISBN 0-00-220013-9.
  3. Euro+Med Plantbase Project: Sorbus torminalis Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
  4. angle Mitchell, A. F. 1974 : A Field Guide to the Trees of Britain and Northern Europe, Collins, ISBN 0-00-212035-6
  5. Blamey, M. & Grey-Wilson, C. 1989 : Flora of Britain and Northern Europe. ISBN 0-340-40170-2
  6. angle Cambridge University : plantsci.cam.ac.uk Sorbus torminalis Arkivigite je 2010-08-25 per la retarkivo Wayback Machine