Adzo estas laborilo, kiu servas ĉefe por lignoprilaboro aŭ konstruado. Ĝi estas speco de hakilo, kies klingo estas fiksita en la ebeno orta al la tenilo. Ĝi estas uzata de ĉarpentistoj kaj barelistoj en la okazoj, kiam la uzo de hakilo ne estas oportuna.

Adzo

Adzo

Adzo
Uzata por prilaborado de ligno
vdr
Adzo
Dum laboro.

Ĉe Azorín ĝi estas ilo tranĉanta fomita per akrigita lameno akutangule fiksita de tenilo; laŭ li la termino devenas el baska aitz (ŝtono), el la greka aksine aŭ latina asciata.[1]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.