Aegean Airlines

La entrepreno Aegean Airlines estas grekia flugkompanio kun sidejo en Ateno. Ekde la 30-a de junio 2010 ĝi estas membro de la flugkompania alianco "Star Alliance". La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 6,6 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj disponas pri 30 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].

Aegean Airlines
Aegean Airlines Logo 2020.svg
IATA
A3
ICAO
AEE
Voksigno
AEGEAN
Fondita 1987
Naboj flughavenoj de Ateno kaj Tesaloniko
Programo por oftaj flugantoj Miles and Bonus
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 30
Cellokoj 45
Ĉefsidejo Ateno (Grekio)
Ĉefuloj
Retejo: el.aegeanair.com
Information icon.svg
vdr

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon A3; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas AEE.

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti