Aegiceras corniculatum

Aegiceras corniculatum, ofte konata kiel nigra mangrovo, rivermangrovoĥalsi, estas specio de arbusta aŭ arba mangrovo en la familio de Primolacoj, Primulaceae, kun distribuado en marbordaj kaj estuaraj areoj kun teritorioj el Barato tra Sudorienta Azio al suda Ĉinio, Nov-Gvineo kaj Aŭstralio.[1]

Aegiceras corniculatum.
Aegiceras corniculatum Blanco1 38 cropped.jpg
Aegiceras corniculatum Blanco1 38 cropped

Aegiceras corniculatum kreskas kiel arbusto aŭ malgranda arbo ĝis 7 metrojn alte, kvankam ofte konsiderinde malpli. Ties folioj estas alternaj, baze ovoformaj, 30–100 milimetrojn longaj kaj 15–50 milimetrojn larĝaj, tute, ledeca kaj kun etetaj punktoj. Ties bonodoraj, malgrandaj, blankaj floroj estas produktitaj kiel umbelaj floraroj de 10–30, kun pedunklo ĝis 10 mm longa kaj kun pediceloj 10–18 milimetrojn longaj. La kaliko estas 2–4 milimetrojn longa kaj la korolo 4–6 milimetrojn longa. La frukto estas kurbeca kaj cilindra aŭ kornoforma (el kio la specifa nomo), helverda ĝis rozkolora kaj 20–75 milimetrojn longa.[1] Ĝi kreskas en koto en estuaroj kaj tajdaj fluejoj, ofte je la preciza marbordo de la mangrova zono.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Aegiceras corniculatum". PlantNET - New South Wales Flora Online. Royal Botanic Gardens & Domain Trust. Alirita en 2019-04-24.
  2. Neha Tusharbhai Patel (2009). “Salinity tolerance of Aegiceras corniculatum (L.) Blanco from Gujarat coasts of India”, Anales de Biología 31, p. 93–104.