Gilg Tschudi

(Alidirektita el Aegidius Tschudi)

Egidus (aŭ Gilg, Gilles) Tschudi (naskiĝis la 5-an de februaro 1505 en Glaruso - mortis la 28-an de februaro 1572) estas svisa politikisto, diplomato, geografo kaj historiisto, li estas konsiderata kiel la patro de la svisa historio.

Gilg Tschudi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1505 (1505-02-05)
en Glaruso
Morto 28-an de februaro 1572 (1572-02-28) (67-jaraĝa)
en Glaruso
Lingvoj latina
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo historiistokartografopolitikisto
vdr

Li estis katolika, eĉ se Ulrich Zwingli (reformemulo) estis lia guvernisto. Kvankam nature modera, li subtenis la kontraŭreformon.

Tschudi estis prezidanto de la kantona registaro en 1558 kaj estis nobeligita de la imperiestro de la sankta imperio, Ferdinando la 1-a, al kiu li estis sendita kiel ambasadoro.

Egidus unue estis geografo, ekde 1524, li ekmigris sur la alpajn vojojn. Li transiris la intermontejon de «septimer», de Gotardo, de Furko, de Grimselo kaj de la Granda Sankt-Bernardo. Sekve de tiuj periploj, li verkis en 1528 "Alpisch Rhaetia" publikigita en 1538 kaj akompanita de mapo de Svislando. Tiu publikigaĵo famigis lin multe pli ol simple trans la helvetaj limoj.

Estas tamen kiel historiisto pri Svislando, ke li estas plejkonata. Liaj senĉesaj esploroj kaj kolektadoj de originalaj dokumentoj ebligis al li arigi la materialon necesan por la skribado de tri gravaj verkaĵoj. Liaj verkaĵoj, sen perdi ian valoron, tamen estis grandparte korektitaj de laste faritaj studoj.

Ŝajne, li uzis falsajn latinlingvajn skribaĵojn cele pratempigi originecon de sia propra familio ĝis komenciĝo de la historio de la Svisa Ĵurkomunumo kaj de Glaruso.

Fontoj redakti

  • la Kroniko de Svislando, de la jaro 1000 ĝis 1470 (germanlingve), Bazelo, 1734, 2 volumoj
  • De Prisca ac vera Alpina Rhaetia, cum caetero Alpinarum gentium tractu, nobilis et erudita ex optimis quibusque ac probatissimis autoribus descriptio, Bazelo, 1538

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj personecoj kun la nomo Tschudi