Innertkirchen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Aeppigen)


Innertkirchen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 857 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Innertkirchen
Blazono de Innertkirchen
Blazono de Innertkirchen
Blazono de Innertkirchen
Aro apud Innertkirchen
Aro apud Innertkirchen
Aro apud Innertkirchen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Oberhasli
Koordinatoj  46° 42′ 22″ N 8° 13′ 44″ O / 46.70611 °N, 8.22889 °O / 46.70611; 8.22889 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 22″ N 8° 13′ 44″ O / 46.70611 °N, 8.22889 °O / 46.70611; 8.22889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 857
Areo 120,05 km²
Alteco 625 m super marnivelo
Poŝtkodo 3862
Komunumkodo 0784
Mapo de Innertkirchen
Mapo de Innertkirchen
Mapo de Innertkirchen
vdr

Geografio redakti

Innertkirchen situas en la Berna Oberlando en la supra valo de la rivero Aro, kiu pasas la komunuman teritorion en impresa ravino. En okcidento la komunumo etendiĝas al la valo de Urbach, kies fonto estas la Gauli-Glaĉero. Orienten la komunumo etendiĝis tra la Gen-Valo ĝis la Alpopaŝtejo Englstenalp kie troviĝas sur alteco de 1850 m s.m. la Lago de Engsteln, la lago estas nutrita de rojoj, kiuj fontas de Joch-Glaĉero. La komunumo konsistas el la frakcioj Grund, Bottigen, Wyler-Schattseite, Wyler-Sonnseite kaj Aeppigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 120,05 km², de kiuj 20,1% estas kovritaj de arbaro, 15,6% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. La resto de la teritorio de la komunumo, do preskaŭ du trionoj, estas altmontara dezerto, kiu parte estas kovrita de firnoj kaj glaĉeroj.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Innertkrichen limas en nordo al Hasliberg, en nordnordoriento al Kerns (Kantono Obvaldo), en nordoriento al Wolfenschiessen (Kantono Nidvaldo), en orientnordoriento al Engelberg (Kantono Obvaldo), en oriento al Gadmen, en sudoriento kaj sudo al Guttannen, en sudokcidento al Grindelwald, en okcidento al Schattenhalb, kaj en nordnordokcidento al Meiringen.

Trafiko redakti

En Innertkirchen disbranĉiĝas al kantona ĉefvojo n-ro 11, kiu kondukas de Innertkirchen trans Sustenpasejo al Wassen en Kantono Urio de la kantona ĉefvojo n-ro 6, kiu kondukas de Interlaken trans Grimselpasejo al Obergoms en Kantono Valezo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 situas proksimume 8 kilometrojn norde, norde de Meiringen. Al Innertkirchen kondukas etspura fervojlinio de Meiringen. Poŝtaŭtolinioj kondukas de Innertkirchen al la pasejaj valoj. Dum la someraj monatoj de la 16-a de junio ĝis la 7-a de oktobro la poŝtaŭtolinioj kondukas trans Sustenpasejo al Urio kaj trans Grimselpasejo al Valezo.

Historio redakti

La komunumo estis kreita en la jaro 1834 per la kunigo de la ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Grund, Bottigen, Wyler-Schattseite, Wyler-Sonnseite kaj Aeppigen. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti