Aerodinamika estas vehiklo enhavanta aerodinamikon en formo haviganta reduktitan aerreziston. La termino estas aplikata al la rapidtrajnoj de la 1930-aj jaroj al la 1950-aj, kaj al ties sukcedanto "kuglotrajnoj". Malpli komune, la termino estas aplikata al similkonstruaj kuŝbicikloj. La termino estis aplikata al aŭtoj, sed nune aŭto-aerodinamiko estas tiom ofta ke ĝi ne estas elstara karaktero. Por altrapida aŭtokonkurenco ĝi estas termino aplikata al longaj, sveltaj, speciale konstruitaj, altrapidaj vehikloj kun enmetitaj radoj.

Brita aerodinamika lokomotivo Duchess of Hamilton, 6a Junio, 2009. Ĝi estis konstruita en 1938, kaj estis eksportita al Usono antaŭ reveni en 1942.