Aethelhere (m. la 15-an de novembro 655) estis reĝo de East Anglia, Anglio ekde ĉirkaŭ 653.

Aethelhere
Persona informo
Naskiĝo
Morto 15-an de novembro 655 (0655-11-15)
Etno Engloj vd
Ŝtataneco Reĝlando Orient-Englujo vd
Familio
Dinastio Wuffingas vd
Patro Eni (East Anglia) vd
Gefratoj Æthelric • Aethelwold (East Anglia)Anna (East Anglia) vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Aethelhere estis filo de Eni, frato de Raedwald, kiu regis East Anglia ĝis sia morto ĉ.624. Eblas ke Eni mem ankaŭ estis reĝo de East Anglia.

Du fratoj de Aethelhere, Anna kaj Aethelwold, iĝis reĝoj de East Anglia.

Regado de Anna redakti

Anna iĝis reĝo de East Anglia en ĉirkaŭ 636. Dum lia regado Penda, reĝo de Mercia, estis forta malamiko, kaj en 651 Penda forpelis Anna de East Anglia. Probablas ke dum lia foresto lia frato Aethelhere servis kiel reganto.

En 653 Anna revenis en sian regnon. Ĉe Bulcamp, proksime al Blythburgh, Suffolk okazis batalo dum kiu Penda tute venkis la armeon de Anna, kaj Anna kaj sia filo Jurmin mortis, kune kun multaj gravuloj.

Reĝo de East Anglia redakti

Aethelhere sekvis Anna kiel reĝo de East Anglia. Kiel sia frato, li estis kristana, kaj dum lia regado Sankta Botolph konstruis manaĥejon ĉe "Ikanho" (eble en suda Lincolnshire).

Morto redakti

En 655 Penda atakis Northumbria kun grandega armeo, al kiu aniĝis Aethelhere. Verŝajne Penda devigis Aethelhere partopreni la invadon. Oswiu, reĝo de Northumbria, havis pli malgrandan armeon, sed, la antaŭtagon de la decida batalo, kimraj alianculoj de Penda foriris, kaj alia alianculo, Aethelwald (reĝo de Deira) decidis iĝi neŭtrala ĝis li scios la probablan rezulton.

Apud la rivero Winwaed, verŝajne proksime al Leeds, Oswiu tute venkis la invadantojn, kaj dum la batalo mortis Penda, Aethelhere kaj multaj aliaj estroj de la armeo de Mercia.

Aethelwold sekvis sian fraton kiel reĝo de East Anglia.