Aethelwold de Winchester

Sankta Aethelwold (n. ĉ.909, m. la 1-an de aŭgusto 984) estis episkopo de Winchester.

Aethelwold de Winchester
Episkopo de Winchester
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 909
en Winchester
Morto 1-an de aŭgusto 984 (0984-08-01)
en Surrey
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaanglosaksa vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Winchester
Dum 963984
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj gepatroj apartenis al la supera klaso kaj dum liaj junaj jaroj li ĉeestis la kortego de reĝo Adelstano. Sankta Aelfheah (Alphege) la Kalva, la unua episkopo de Winchester, ordinis lin kaj li eniris Abatejon Glastonbury, kie li iĝis dekano dum Sankta Dunstan estis abato. Poste li iĝis abato de Abingdon.

En 963, Dunstan (nun ĉefepiskopo de Canterbury) nomumis lin episkopo de Winchester. Kune kun Dunstan kaj Oswald de Worcester li laboris por reformi la eklezian kaj monaĥan vivojn post disraboj kaj invadoj fare de la vikingoj. Li anstataŭigis nemonaĥajn pastrojn per monaĥoj, kaj fondis kaj restaŭris monaĥejojn. Kvankam li ofte malsanis, lia vivmaniero estis tre severa. Pri li estis dirate ke li "estas terura kiel leono" rilate la malobeantojn, sed "pli milda ol kolombo" rilate humilulojn.

Aethelwold mortis ĉe Beddington, Surrey.

Post lia morto li ĝuis grandan famon kiel oraĵisto kaj metalaĵisto kaj laudire eĉ fabrikis orgenon.

Wulfstan la kantoro verkis biografion de Aethelwold antaŭ 1000.