La afekciinstruo devenas de la greka antikvo kaj diras, ke afekcioj kiel ĝojo, malĝojo aŭ doloro estas muzike esprimeblaj kaj ke muziko povas estigi tiajn emociojn je la aŭskultanto.

La afekciinstruo estas fako de la muzikteorio de la barokepoko, kiu okupiĝas pri la konekso inter afekcio kaj la eblecoj, ĝin prezenti per muziko. Ĝi estas pro la supozo de komuna bazo de lingvo kaj muziklingvo (musica poetica) mallarĝe ligita kun la afektinstruo de la retoriko.

Deveno de la vorto afekcio:

  • lat. affectus, stato, farto, sento, pasio, dezirego, inklino, amo
  • lat. afficere, affectum: pritrakti, meti en staton, stimuli la animon, agordi

Historio redakti

La radikoj de la afekciinstruo reiras ĝis la greka antikvo (etika taksado de la muziko ĉe Platono). Jam en la renesanco kaj frubaroko madrigaloj esprimas la afekciaron de la tekstoj per muzikaj rimedoj. Ĉi tiuj stilrimedoj aperas ankaŭ precipe en la opero, sed ankaŭ en la instrumenta muziko.

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj Michael Praetorius (Syntagma musicum, 1619), Marin Mersenne (Harmonie universelle, 1636), Athanasius Kircher (Musurgia universalis, 1650), Johann Mattheson (Der vollkommene Kapellmeister, 1739) priskribis la afekciinstruon en siaj muzikteoriaj verkoj kaj Friedrich Wilhelm Marpurg (1718–1795) sistemigis kaj kanonigis la afekciinstruon. En la 20-a jarcento intensege esploris la muzikan transmetadon de afekcioj ĉe Johann Sebastian Bach Albert Schweitzer, (Bach, 1908) kaj Immanuel Tröster, (Joh. Seb. Bach, 1984)

La afekciinstruo efikis ankaŭ post la barokepoko ĝis en la nuntempon. Certaj direktoj de moderna muziko kiel ekz. dekdutonismo konscie forturnis de la afekciinstruo, aplikante kompoziciajn rimedojn por malebligi la asociadon al la klasikaj afekcioj.

Afekcioj redakti

  • Platono klasifikis la afekciojn en kvar kategoriojn: volupto, aflikto, avideco, timo
  • Aristotelo karakterizis dek unu afekciojn, kiuj estas nenio aliaj ol miksaĵoj inter inklino (malinklino) kaj aflikto: avideco, kolero, timo, kuraĝo, envio, ĝojo, amo, malamo, sopiro, ĵaluzo kaj kompato.
  • René Descartes (1596–1650) priskribis en sia verko Traité des passions de l'âme (Parizo 1649) ses bazajn formojn de afekcioj kombineblaj al multaj interformoj:
  1. ĝojo (joie)
  2. malamo (haine)
  3. amo (amour)
  4. tristeco (tristesse)
  5. deziro (désir)
  6. mirego (admiration)

Realigo en muzikon redakti

Kvintiliano, romia retorikinstruisto, (~35 bis ~100 p.K.) rigardis voĉkantan muzikon pro strukturaj kongruecoj kiel samrajta disciplino apud la retoriko. Li vidis analogecojn inter intonacio de parolado kaj melodio en muziko. Dum la renesanco komencis la alproprigo de lingvaj formprincipoj en la muziko, por subteni la afektaron de teksto.

Por tio ekzistas du eblecoj:

  • La muzika afekciinstruo
La afekciinstruo de la muziko kunordigas al afekciaj tipoj konkretajn muzikajn stiligajn rimedojn. Ĉi tiu kunordigo havas karakteron de naturleĝo [1]. En la barokepoko komponisto ne provis prezenti siajn proprajn sentojn, sed ekigi la deziratajn afekciojn en la aŭskultanto per metie maturiĝinta, rezonita kaj arta maniero. Ĉi tiu efiko tamen dependas samgrade de la interpreto [2].
  • La muzika figurinstruo
La figurinstruo priskribas la kompoziciajn rimedojn, per kiuj oni povas realigi objektivigitajn afekciojn. Ili ne nur devas transmeti tekston deklame korekte (akcento, leviĝo, malleviĝo, longeco, mallongeco) en muzikon, sed ankaŭ klarigi la afekciojn imanentajn en tekso.

Motiv- kaj melodiformado redakti

motivoj kaj melodioj estas formataj laŭ la afekciaro de la tuta teksto aŭ de unuoaj gravaj vortoj (ŝlosilvortoj).

Referencoj redakti

  1. Laŭ la mekanikisma kompreno de Descartes ekzistas naturleĝa interligo inter muzika kaj anima movado.
  2. Vd. pri tio Johann Joachim Quantz (1697-1773), Versuch einer Anweisung die Flöte traversière zu spielen, XI. Hauptstück Vom guten Vortrage im Singen und Spielen überhaupt

Literaturo redakti

  • Ulrich Michels: dtv-Atlas zur Musik, Band 2, Historischer Teil: Vom Barock bis zur Gegenwart, Deutscher Taschenbuchverlag München, 1985, ISBN 3-423-03023-2
  • Hans-Heinrich Unger: Die Beziehungen zwischen Musik und Rhetorik im 16.-18.Jahrhundert, Georg Olms Verlag Hildesheim, Zürich, New York, 2000, ISBN 3-487-05419-1

Eksteraj ligiloj redakti