Afgana Ruĝa Krescento

nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Afganio

La Afgana Ruĝa Krescento - paŝtune د افغاني سرې میاشتې ټولنې, perse (darie) جمعیت هلال احمرافغانی - estas societo de humanitara helpo en Afganio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Kabulo.

Afgana Ruĝa Krescento
د افغاني سرې میاشتې ټولنې / جمعیت هلال احمرافغانی
Emblemo de Afgana Ruĝa Krescento
Lando  Afganio
Tipo societo de humanitara helpo
Celo nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo
Fondiĝo 1934
membro de Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
Sidejo Kabulo
Interretejo Oficiala retejo (arkivigite laŭ stato de 2019) (jen paŝtune, havebla ankaŭ perse kaj angle)
vdr

Eksteraj ligiloj redakti