Politiko de Afganio

(Alidirektita el Afgana registaro)

La politiko de Afganio konsistas el konsilio de ministroj, provincaj guberniestroj kaj nacia asembleo, kaj prezidento servanta kiel ŝtatestro kaj ĉef-komandanto de la Afganaj Armitaj Fortoj. La lando estas nune estrita de la Prezidento Ashraf Ghani kiu estas helpata de du vicprezidantoj, Abdul Raŝid Dostum kaj Sarŭar Daniŝ. En la lasta jardeko la politiko de Afganio estis influita de la landoj de NATO, ĉefe de Usono, en klopodo por stabiligo kaj demokratiigi la landon. En 2004, la nova konstitucio de la lando estis adoptita kaj oni elektis plenuman prezidenton. La venontan jaron okazis ĝenerala elektado por elekti parlamentanojn.

Hamid Karzai estis deklarita la unua iam demokratie elektita ŝtatestro de Afganio en 2004, kaj venkis en dua kvinjara regotempo en 2009. La Nacia Asembleo estas la nacia leĝofara organo de Afganio. Ĝi estas duĉambra organo, komponita el la Domo de la Popolo kaj la Domo de Aĝuloj. La unua leĝofara organo estis elektita en 2005 kaj la nuna en 2010. Membroj de la Suprema Kortumo estis nomumitaj de la prezidento por formi tribunalon. Entute, tiu nova sistemo havigos novan serion de politikaj faktoj por disigo de povoj kiu estis tute nova en la lando.