Afiŝulo

(Alidirektita el Afiŝhomo)

Afiŝulo estas profesio, laborposteno kaj tekniko de reklamado kiu konsistas en persono kiu portas reklamajn mesaĝojn sur sia korpo. Ĝenerale, la afiŝulo tradicie portas du afiŝojn, unu antaŭe kaj alia surdorse, kiuj pendas el ties ŝultroj ligitaj per zonoj. La mezuro povas esti, por ekzemplo, de unu metro kaj duono de longo por unu metro de larĝo por ĉiu afiŝo.

Afiŝuloj en Bonn, Germanio.

La plej granda utilo de la afiŝulo okazas kiam tiu agadas en la ĉirkaŭoj de difinita vendejo aŭ komerca instalaĵo por propagandi ĝin aŭ por diskonigi la varojn kiujn oni vendas tie. Ankaŭ spektakloj kaj aliaj kulturaj eventoj havas en tiu tasko bonan propagandan rimedon en la ĉirkaŭoj de la teatro, festo-kongresejo ktp.

En kelkaj urboj jam oni malpermesis tiun agadon pro la malhelpo al la libera irado de trairantoj kaj ankaŭ pro aliaj estetikaj tialoj; la propagando estas farita de similaj laboristoj kiuj disdonas flugfoliojn.