Afrika Centro Mondcivitana

ACM estas Afrika Centro Mondcivitana estas asocio en Lokossa, Benino. Ĝi fondiĝis la 15an de julio 2010 kaj estas akceptita laŭ la oficiala ŝtata ĵurnalo la 15an de februaro 2011.

Ĝi celas:

  • subtenadi georfojn, malriĉajn geinfanojn kaj knabinojn.
  • doni la ŝancon al tiuj menciitaj infanoj frekventi aŭ daŭrigi la instruadon pagante por ili la lerno-imposton kaj la lernejaĵojn,
  • helpi la knabinojn, kiuj forlasis la lernejon por lerni profesian metion (kudrado, harfrizado aŭ alia laŭ la deziro de la knabino)

La fondinto-gvidanto estas François Hounsounou, kiu estis estrarano de TEJO.

Precizaj donitaĵoj redakti

ACM Benino en Lokossa subtenas entute 31 gelernantojn el kiuj 9 knabinojn, el kiuj kelkaj loĝas en la sidejo. Ĝi subtenadas ilin per la kontribuoj de kelkaj eksterafrikaj esperantistoj. Danke al tiuj kontribuoj de esperantistoj ACM Benino sukcese diplomakirigis 6 knabinojn en kudrado kaj kvar junuloj sukcesis en la abiturienta diplomo por studi en la benina universitato. Aliflanke ĝi helpas junulojn, kiuj jam finlernis metion kaj ne kapablas diplomakiri. La gvida skipo ĉiam bonvenigas diversajn kontribuojn, kiuj helpas la geinfanojn. Ĝi kolektas lernejaĵojn, vestaĵojn kaj ludilojn.

Rolo de ACM Benino en Esperantujo redakti

La centro regule gastigas vojaĝantojn en Esperantujo. La gastoj havis malfacilaĵon rekte babili kun la geinfanoj. Pro tio ACM Benino provis instrui Esperanton al kelkaj infanoj, kiuj loĝas en la centro. Por enradikigi la instruadon, la centro nun (2017) havas togolandan volontulan Esperanto-instruiston nome Kokou Hezekiel KEDE GADJI, kiu plentempe instruadas la lingvon al ĉiuj infanoj, junuloj kaj al plenkreskuloj. Dankegon al Fernando Maja el Brazilo, kiu vizitis ilin en 2017 kaj plu subtenadas tiun projekton, ĉefe la lernopagon por la infanoj. Cele testi la lingvonivelon de lernantoj, ACM decidis starigi partnerrilaton inter Scio Sen Bariloj (de Privas Tchikpe kaj Mireille Grosjean). Naskiĝis interkonsento pri la preparado de la lernantoj al la atingo de la ekzameno «Kurso Unua Kontakto» (KUKo) meze de decembro 2017.

Perspektivoj redakti

La gvidantoj estontece planas eternigi la instruadon en la centro varbante novajn partoprenontojn por antaŭenigi la lingvon en la regiono cele helpi la landan asocion en Benino.