Afrika Instituto por Energio-Regado

mediprotekta neregistara organizaĵo en Ugando

La Afrika Instituto por Energio-Regado (AFIERO; angle Africa Institute for Energy Governance, AFIEGO) estas neregistara organizaĵo el Ugando, kiu traktas aferojn de energiopolitiko kaj mediopolitiko. Ĝi honoriĝis per la la premio de ĝusta vivmaniero (neformale nomata la "alternativa Nobel-premio") en 2022.

Afrika Instituto por Energio-Regado
Africa Institute for Energy Governance
mediprotekta organizaĵo
Komenco 2005
Lando(j) Ugando vd
Sidejo poŝtkesto POB 34913, Kampala, Ugando
Tipo mediprotekta neregistara organizaĵo
Lingvoj

angla

Retejo afiego.org
vdr

La instituto estis fondita en 2005 en Kampala. Ĝia celo estas helpi komunumojn preni pozicion kontraŭ ekologie damaĝaj projektoj ligitaj al nafto kaj gaso-esplorado. Aparte, la organizaĵo kampanjas por ĉesigi la konstruadon de la Orientafrika Naftodukto (angle East African Crude Oil Pipeline, EACOP) kiu estas dizajnita por transporti nafton de Ugando al haveno en norda Tanzanio. Publikaĵoj de AFIERO pri la riskoj kaj efikoj de la planita dukto helpis pliigi internacian premon kontraŭ la projekto.[1] AFIERO montras al la signifaj intervenoj en la naturo kaŭzitaj de la evoluo de la naftokampoj kaj la rilata vojkonstruado inkluzive en la nacia parko Murchison Falls en la nordokcidento de Ugando.[2]

La laboro de AFIERO plurfoje kaŭzis konfliktojn kun la uganda registaro. En oktobro 2021, la ĉefa afergvida oficisto (CEO) Dickens Kamugisha kaj ses kunlaborantoj estis provizore arestitaj.[3]

Premioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Afrika Instituto por Energio-Regado, organizaĵo pri ĝusta vivmaniero, jen germane, ankaŭ havebla angle, france, hispane kaj svede (alirita la 30-an de septembro 2022).
  2. Murchison Falls National Park: Ravaged by oil and climate change (angle: "Nacia Parko Murchison Akvofaloj: Ruinigita per petrolo kaj klimata ŝanĝo"), AFIERO la 4-an de aŭgusto 2022 (angle, france, germane, hispane, itale, norvege kaj svahile).
  3. entikolo Afiego NGO boss and 6 employees arrested (angle: "ĉefo de AFIERO kaj 6 dungitoj arestitaj", en la retejo eagle.co.ug, la 23-an de oktobro 2021.