Afrika Komisiono de UEA

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Afrika Komisiono de UEA (ankaŭ nomita Afrika Agado de UEA) estas laborgrupo de reprezentantoj de UEA kaj ĝiaj landaj asocioj en Afriko. La Komisiono estas financita de la rento de la Fondaĵo Afriko de UEA kaj havas oficejon, nomita la Afrika Oficejo de UEA, en la urbo Lokossa en Benino.

CeloRedakti

Laŭ mesaĝo de Adjévi Adjé je la 2014-06-28, “La laboro de la komisiono estas fakte laboro por disvastigi Esperanton kaj plivigligi la Afrikan Esperantistaron. Tio okazas precipe rete per plifortigo de la ligoj en Afriko per interŝanĝo de spertoj kaj opinioj. La komisionanoj estas helpataj en ties taskoj de helpkomisionanoj, kiuj disponas tiucelan komunik-liston sub la mastrumado de la kunordigantoj. Ĉiuj intervenas en la debatoj kaj el la konkludoj de la diskutitaj temoj, la komisiono faras proponon aŭ konsilas al estraro de UEA pri Esperanto en Afriko.”

KomunikadoRedakti

Ekde 2006 la komisiono publikigas bultenon nomatan Esperanto en Afriko.

Afrikaj Kongresoj de EsperantoRedakti

La Komisiono ankaŭ zorgas pri organizado de la Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE).

AKE Datoj Urbo Ŝtato Rimarkoj
7-a AKE 2019-12-21 – 27[1][2] Buĵumburo   Burundo 135 partoprenantoj[3]
6-a AKE 2016-12-24 – 31 Bunda   Tanzanio
5-a AKE 2013-12-29 – 2014-01-04 Kotonuo   Benino Prez de KOKo : Privas Tchikpe
4-a AKE 1995-12-26 – 1996-01-03 Arusha Moshi   Tanzanio
3-a AKE 1994-12-23 – 1995-01-02 Winneba   Ganao
2-a AKE 1991-12-28 – 31 Kotonuo   Benino Prez de LKK : Privas Tchikpe
1-a AKE 1990-12-27 – 1991-01-02 Noce   Togolando

La 6a-AKE devis okazi en Rumonge (Burundo) somere de 2016, sed pro subita malpliboniĝo de la politika situacio en la lando, la Afrika Komisiono decidis fine de 2015 organizi la kongreson en Tanzanio, kaj en januaro 2016 decidis prokrasti ĝin al decembro 2016.

MembraroRedakti

Afrika komisiono por la periodo 2019-2022:[4][5]

Antaŭaj ordigantojRedakti

En 2017-2019

  • kunordiganto: Emile Malanda Nianga
  • vickunordiganto: François Hounsounou

BibliografioRedakti

Claude Piron, Se comprendre entre Africains - Kompreniĝi inter afrikanoj (Elfrancigita de Vilhel­mo Lutermano). Dulingva eldono. MAS, 2016, 62 p., ISBN 978-2-36960-044-2

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti