La Afrika jakanao (Actophilornis africana) estas specio de birdo, nome jakanao de la familio de jakanaedoj. Sed tiu specio ne estas membro de la genro Jacana, kiu estas la plej elstara genro de la familio, sed estas unu el la du specioj de la genro Actophilornis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika jakanao


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: Actophilornis
Specio: A. africana
Actophilornis africana
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Grupo redakti

La jakanaoj estas grupo de ĥaradrioformaj birdoj propraj de humidejoj, kiuj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj piedoj kaj longegaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur flosebla plantaro en neprofundaj lagoj kiuj estas ilia preferata medio. Ili estas kapablaj naĝi aŭ merĝi sed preferas piediri sur akva plantaro. La inoj estas pli koloraj kaj grandaj ol maskloj, kiuj zorgas pri kovado kaj idozorgado; multaj inoj aŭ specioj estas poliandraj. Ili estas troveblaj tutmonde en la tropika zono.

Disvastiĝo redakti

La Afrika jakanao (Actophilornis africana) bredas sub Saharo en Afriko kaj ĉefe en Zimbabvo, Mozambiko, norda Namibio, norda Bocvano kaj orienta Sudafriko. Ĝi estas loĝanta escepte pro sezona disiĝo. Ili loĝas en lagetoj aŭ malrapidaj riveroj kie estas flosanta akva plantaro kie ili moviĝas, manĝas kaj reproduktiĝas.

Reproduktado redakti

 
ovo de Actophilornis africanus - Muzeo de Tuluzo

La ino demetas kvar nigromarkitajn brunajn ovojn en flosanta nesto. Maskloj, kiel en aliaj vadbirdaj familioj kiel ĉe falaropoj, respondecas pri kovado kaj idozorgado.

Aspekto redakti

Temas pri facile videblaj kaj nekonfuzeblaj birdoj. Ili estas 30 cm longaj, sed la inoj estas pli grandaj ol la maskloj. Ili havas ruĝavelkolorajn suprajn partojn kun iom da malhelo ĉe flugilpintoj, kaj nigro ĉe malantaŭa kolo, nuko kaj traokula strio sub helbluaj kapo kaj fronto kiuj sekvas samkoloran bekon kiel ŝildo simila al tiuj de fulikoj. Vizaĝo sub tiu nigra strio kaj subaj partoj estas blankaj, sed tiuj lastaj avelkoloraj ĉe plenkreskuloj kaj inter blankaj kolo kaj supra brusto kaj ruĝavelkolora suba brusto estas brilfalva plumaro. La kruroj kaj longaj fingroj estas blugrizaj.

Kutimoj redakti

La Afrika jakanao (Actophilornis africana) sin nutras per insektoj kaj aliaj senvertebruloj, kiel krabetoj aŭ helikoj, aŭ semoj plukitaj el flosanta plantaro aŭ rekte el akva surfaco.


Bildaro redakti

Referenco redakti

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8