protestantismo

Afrikanerojafrikansoj (afrikanse: Afrikaners) estas etna grupo de Suda Afriko devena ĉefe el la hegemoniaj nederlandanoj unuaj eŭropaj setlantoj kiuj alvenis tien en la 17a kaj 18a jarcentoj.[1] Ili tradicie hegemoniis en la agrikulturo kaj politiko de Sudafriko antaŭ 1994.[2] La afrikansa lingvo, nome la tria plej parolata landa lingvo de Sudafriko, estas la gepatra lingvo de afrikaneroj kaj de plej el la Kablandaj Raksmiksuloj.[2] Ĝi evoluis el la nederlanda lingvo[3][4] de Suda Holando, aligante vortojn alportintajn el la Nederlandaj Orientaj Hindioj (nuna Indonezio) kaj Madagaskaro fare de sklavoj.[5] Afrikaneroj formas ĝis proksimume 5.2% el la totala loĝantaro de Sudafriko baze sur la nombro de blankaj sudafrikanoj kiuj parolas la afrikansan kiel unua lingvo laŭ la Nacia Censo de Sudafriko de 2011.[6]

Afrikaneroj
Flago
etno
OrlamojBlankuloj en Afriko
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
afrikansa lingvo
Religio
vdr
Andries PretoriusJan Christiaan SmutsCharlize TheronPiet JoubertJ.M. CoetzeeCoert Steynberg
Boerfamily1886

La alveno de portugala esploristo Vasco da Gama al Kalikuto en 1498 malfermis alirejon al Azio el Okcidenta Eŭropo ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero; tamen, ĝi ankaŭ bezonis la fondon kaj defendon de komercejoj en Oriento.[1] Tre rapide unu eŭropa potenco sekvis alian, ĉiuj entuziasmaj komerci laŭlonge de tiu vojo. La portugaloj kiuj surteriĝis ĉe Mossel Bay en 1500, esploris Tablogolfon post du jaroj, kaj ĉirkaŭ 1510 ili jam estis komencintaj ekspediciojn internen.[7] Tuj poste la Nederlanda Respubliko sendis komercajn ŝipojn al Hindio, kaj en 1602 ili fondis la Vereenigde Oostindische Compagnie (Nederlanda Orient-hinda Kompanio; VOC).[8] Laŭ la volumo de la trafiko ĉirkaŭ la Kabo pliiĝis, la Kompanjo agnoskis ties naturan havenon kiel ideala akvohava punkto por la longa veturado ĉirkaŭ Afriko Orienten kaj establis provizan stacion tie en 1652.[1] Stabanoj de la VOC ne favoris la permanentan setladon de eŭropanoj en sia komerca imperio, kvankam dum la 140 jaroj de nederlanda regado multaj laboristoj de la VOC retiriĝis aŭ estis maldungitaj kaj restis tie kiel privatuloj.[8] Krome, la postuloj provizi la lokajn soldatarojn kaj preterpasantajn ŝiparojn devigis la administracion havigi liberan statuson al dungitoj kaj devigi ilin iĝi sendependaj farmistoj.[9]

Kuraĝigitaj pro la sukceso de tiu eksperimento, la Kompanjio etendis liberan aliron el 1685 al 1707 por Holandanoj kiuj dezirus setliĝi ĉe Kablando.[9] En 1688 ĝi sponsoris enmigradon de 200 francaj Hugenotoj rifugĝintaj devigitaj al ekzilo pro la Edikto de Fontainebleau.[10] La terminoj laŭ kiuj la Hugenotoj interkonsentis enmigri estis la samaj proponitaj al aliaj subuloj al la VOC, kiel libera aliro kaj pruntoj por farmekipado. Antaŭaj klopodoj kultivi vitejojn aŭ espluati olivarbarojn estis estintaj malsukcesaj, kaj oni esperis ke la koloniaj Hugenotoj pli alkutimiĝintaj al la mediteranea agrikulturo povus sukcesi kie la nederlandanoj estis malsukcesaj.[11] Ili estis aligitaj de soladtoj de la VOC revenintaj el Azio, ĉefe germanoj direktitaj al Amsterdamo fare de la kompania etenda dungoreto kaj de tie transmaren.[12][13] Spite la diversajn naciecojn, la koloniuloj uzis komunan lingvon kaj adoptis similajn sintenojn pri politiko.[14] La trajtoj kiujn ili kunhavis utiloj kiel bazo por la evoluo de la afrikaneraj identeco kaj memkonscio.[15]

Afrikanera naciismo ekhavis la formon de politikaj partioj kaj de sekretaj societoj kiaj la Broederbond en la 20a jarcento. En 1914 la Nacia Partio estis formata por helpi la afrikanerajn ekonomiajn interesojn kaj certigi la ligojn de Sudafriko al la Unuiĝinta Reĝlando. Veninte al hegemonio post venko en la ĝenerala balotado de 1948, ĝi estis memorita kiel plifortiganto de la akra politiko de rasa apartismo (apartheid) dum samtempe deklaris Sudafrikon respubliko kaj retiriĝis el la Brita Komunumo.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Entry: Cape Colony. Encyclopedia Britannica Volume 4 Part 2: Brain to Casting. Encyclopædia Britannica, Inc. 1933. James Louis Garvin, editor.
  2. 2,0 2,1 2,2 Kaplan, Irving. Area Handbook for the Republic of South Africa, p. 46–771.
  3. K. Pithouse, C. Mitchell, R. Moletsane, Making Connections: Self-Study & Social Action, p.91
  4. J. A. Heese (1971). Die herkoms van die Afrikaner, 1657–1867 [La origino de Afrikaneroj] (Afrikanse). Cape Town: A. A. Balkema. OCLC 1821706. OL 5361614M.
  5. van der Wouden, Ton. Roots of Afrikaans: Selected writings of Hans den Besten, p. 210.
  6. "Census 2011: Census in brief" (PDF). Statistics South Africa. p. 26. Alirita la 26an de Junio 2013.[1] Arkivigite je 2018-12-25 per la retarkivo Wayback Machine La kvanto de homoj kiuj priskribas sin kiel blankuloj laŭ terminoj de loĝantargrupo kaj specifis sian unuan lingvon kiel afrikansa laŭ la Censo de Sudafriko de 2011 estis 2,710,461. La totala blanka loĝantaro kun unua lingvo specifita estis 4,461,409 kaj la totala loĝantaro estis 51,770,560.
  7. Alexander Wilmot & John Centlivres Chase. History of the Colony of the Cape of Good Hope: From Its Discovery to the Year 1819, 2010‑a eldono, Claremont: David Philip (Pty) Ltd, p. 1–548. ISBN 978-1144830159.
  8. 8,0 8,1 Van Goor, Jurrien. Prelude to Colonialism: The Dutch in Asia, 2005‑a eldono, Verloren B.V., Uitgeverij, p. 9–83. ISBN 978-9065508065.
  9. 9,0 9,1 Keegan, Timothy. Colonial South Africa and the Origins of the Racial Order, 1996‑a eldono, David Philip Publishers (Pty) Ltd, p. 15–37. ISBN 978-0813917351.
  10. Greaves, Adrian. The Tribe that Washed its Spears: The Zulus at War, 2013‑a eldono, Barnsley: Pen & Sword Military, p. 36–55. ISBN 978-1629145136.
  11. Theale, George McCall (4 May 1882). Chronicles of Cape Commanders, or, An abstract of original manuscripts in the Archives of the Cape Colony. Cape Town: WA Richards & Sons 1882. pp 24—387.
  12. Nigel Worden, Elizabeth Van Heyningen & Vivian Bickford-Smith. Cape Town: The Making of a City, 2012‑a eldono, New Africa Books, p. 51–93. ISBN 978-0864866561.
  13. Groenewald, Gerald. The Atlantic World, 2015‑a eldono, Routledge Books, p. 15–37. ISBN 978-0415467049.
  14. Worden, Nigel. Slavery in Dutch South Africa, 2010‑a eldono, Cambridge University Press, p. 94–140. ISBN 978-0521152662.
  15. Tamarkin, Mordechai. Cecil Rhodes and the Cape Afrikaners: The Imperial Colossus and the Colonial Parish Pump, 1996‑a eldono, Frank Cass & Co. Ltd, p. 24–92. ISBN 978-0714642673.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti