Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Afriko brilas estas rubriko en la revuo Esperanto. La komenco de tiu rubriko estas en aprilo 2017. La prizorganto de ĝi estas Mireille Grosjean.

En tiu rubriko aperas artikoloj de diversaj aŭtoroj pri diversaj eventoj en Afriko, ligitaj aŭ ne al Esperanto. En ĉiu numero de la revuo Esperanto estas teksto pri Afriko en tiu rubriko.

La koloroj de tiuj paĝoj estas la afrikaj koloroj: verda, ruĝa kaj flava.

Flago de Benino