Against Me! (kontraŭ mi!) estis usona bando de punko, formita en 1997 en Naples (Florido)[1] fare de kantistino kaj gitaristino Laura Jane Grace. Tiun saman jaron, Grace translokiĝis al Gainesville (Florido),[2] kiu estis konsiderita hejmurbo de la bando.[3][4] Ekde 2001, la bandanaro inkludis ankaŭ gitariston James Bowman. Publikiginte tri studialbumojn pere de sendependa diskeldonejo, Against Me! translokiĝis al Sire Records por la albumo de 2007 New Wave, kiu atingis no. 57an en la sukcesolisto de Billboard 200. En 2011, la bando lanĉis la diskeldonejon Total Treble.

Against Me!
Persona informo
TTT
Retejo http://www.againstme.net
vdr

En 2012, Grace publike elŝrankiĝis kiel transgenra virino. Post longa periodo de ŝanĝoj en la bandanaro kaj necerteco ĉirkaŭ la estonteco de la bando, oni publikigis ilian sesan studialbumon, nome Transgender Dysphoria Blues, en Januaro 2014 kiu atingis komercan laŭdon. La sepan albumon de la bando Shape Shift with Me oni publigis la 16an de Septembro, 2016.[5]

Referencoj redakti

  1. . Laura Jane Grace: Punk-rock star talks new album, Naples and being a transgender icon. Arkivita el la originalo je 28a de Novembro, 2020. Alirita 10a de Februaro, 2021.
  2. . Against Me!'s Laura Jane Grace on the Music of Her Life. Arkivita el la originalo je 28a de Novembro, 2020. Alirita 16a de Septembro, 2021.
  3. Blistein, Jon (13a de Majo, 2019). "Against Me! to Perform Classic Albums on Fall Tour". Rolling Stone. Arkivita el la originalo la 16an de Septembro, 2021. Alirita la 16an de Septembro, 2021.
  4. Gainesville, Florida Shield T-Shirt. Arkivita el la originalo je 16a de Septembro, 2021. Alirita 16a de Septembro, 2021.
  5. Laura Jane Grace on Twitter: "@Fr3derick82 September". Twitter (11a de Majo, 2016). Arkivita el la originalo je 8a de Marto, 2021. Alirita 17a de Septembro, 2016.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Against Me! en la angla Vikipedio.