Agalychnis callidryas

La Ruĝokula arborano (Agalychnis callidryas) estas arborema hiledo indiĝena de centr-sudamerikaj pluvarbaroj kie ĝi havas teritoriojn el Meksiko, tra Centrameriko, al Kolombio.[1] Ĝi estas foje tenita en kaptiveco. La specia nomo de la Ruĝokula arborano, A. callidryas, venas el la grekaj vortoj kallos (bela) kaj drjas (arba aŭ arbara nimfo).[2]

Red-eyed tree frog
Ruĝokula arborano (Agalychnis callidryas) kun membroj kaj piedoj specializitaj por grimpado.
Arealo de Agalychnis callidryas

Kiel sia nomo sugestas, la ruĝokula arborano havas ruĝajn okulojn kun vertikale mallarĝajn pupilojn. Ĝi havas brilan verdan korpon kun flavaj kaj bluaj, vertikale flankajn striojn. Ties membranaj piedoj kaj fingroj estas oranĝaj aru ruĝaj. La haŭto de la ventro de la ruĝokula arborano estas milda kaj rompiĝema, dum la dorso estas pli dika kaj aspra. Ruĝokulaj arboranoj havas gluemajn kusenetojn en siaj fingroj. La filomedusenaj arboranoj estas arboremaj, kio signifas ke ili pasas majoritaton de siaj vivoj en arboj; ili estas tre lertaj saltantoj. Ruĝokulaj arboranoj ne estas venenaj kaj dependas el kamuflado por protekti sin. Dumtage, ili restas senmove, kovras siajn bluajn flankojn per siaj malantaŭaj kruroj, ŝovas siajn brilajn piedojn sub siaj ventroj, kaj fermas siajn ruĝajn okulojn. Tiele, ili ŝajnas preskaŭ komplete verdaj, kaj bone kaŝitaj inter la foliaro.[3] La ruĝaj okuloj ne nur ebligas facilan identigon, sed ankaŭ utilas kiel defenda adaptado pere de minaca kutimaro. Kiam ruĝokula arborano detektas alproksimiĝantan predanton, ĝi subite malfermas siajn okulojn kaj rigardegas la predanton. La subita apero de la ruĝaj okuloj povas timigi la predanton, kio havigas al rano oportunon por fuĝi.[3]

Referencoj redakti

  1. Frank Solís; Roberto Ibáñez; Georgina Santos-Barrera; Karl-Heinz Jungfer; Juan Manuel Renjifo & Federico Bolaños (2008). "Agalychnis callidryas". IUCN Red List of Threatened Species. Versio 2013.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. [1] Alirita la 6an de Februaro 2017.
  2. Badger, David P.. (1995) Frogs. Stillwater (Minn.): Voyageur Press, p. 64. ISBN 9781610603911.
  3. 3,0 3,1 Boman, Bonnie L. "Agalychnis callidryas, Rana-de árbol ojos rojos". Animal Diversity Web. University of Michigan. [2] Alirita la 6an de Februaro 2017.