Agelajoj

(Alidirektita el Agelaius)

Agelajoj estas birdoj kiuj apartenas al la genro Agelaius de la familio Ikteredoj de Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agelajoj
Masklo de Ruĝaflugila agelajo (Agelaius phoeniceus)
Masklo de Ruĝaflugila agelajo
(Agelaius phoeniceus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu genro enhavas 11 speciojn de ege insektovoraj herbejaj birdoj. La maskloj estas tipe nigraj kun kelkaj koloraj makuloj, kiel en ŝultroj aŭ kapo, kio estas tialo por ke en hispanlingvaj landoj de Centra kaj Suda Ameriko kaj en Brazilo oni donu nomojn al kelkaj specioj metafore rilate al diversaj rangoj de armeoj, kiaj soldato, kapitano, serĝento ktp. Inoj estas pli senkoloraj kaj iom similaj al la Amerikaj paseroj.

Flavkapuĉa agelajo

La genro Agelaius enhavas la jenajn speciojn:

La nomo de la genro estas latina devena el antikva greka, agelaios, signife "apartenanta al aro".