Agino Selo

vilaĝo en la nordorienta regiono de Norda Makedonio

Agino Selo (makedone Агино Село) estas vilaĝo en la Nordorienta regiono de Norda Makedonio. Ĝi situas en Opština Kumanovo. En 2021 loĝis ĉi tie 867 loĝantoj.

Agino Selo
vilaĝo
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono nordorienta regiono
Komunumo opština Kumanovo
Poŝtkodo 1322
Demografio
Loĝantaro 867  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 21° 41′ O (mapo)42.046421.6811Koordinatoj: 42° 3′ N, 21° 41′ O (mapo) [+]
Alto 315 m [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Agino Selo (Nord-Makedonio)
Agino Selo (Nord-Makedonio)
DEC
Agino Selo
Agino Selo
Situo de Agino Selo

Map

vdr

Loko, priskribo redakti

La vilaĝo situas en la sudokcidenta parto de la komunumo. Alteco estas ĉirkaŭ 320 - 450 m. La areo de la vilaĝo estas 11,7 km².

La ĉefŝoseo A1/E75 pasas tra la vilaĝo de sudo al nordo. La fervoja linio Skopjo-Kumanovo estas paralela al ĝi.

La distanco al Skopjo estas ĉirkaŭ 20 km, al la urbo Kumanovo ĉirkaŭ 10 km.

Loĝantaro redakti

Laŭ la censo de 2021 loĝis ĉi tie entute 867 homoj.

En 2002 loĝis en la vilaĝo 949 makedonoj, 13 serboj kaj 3 loĝantoj de aliaj naciecoj.

La vilaĝo estas ĉefe ortodoksa.

La loĝantoj laboras ĉefe en agrikulturo.

Plua skema mapo redakti

Referenco redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Агино Село en la makedona Vikipedio.