Aglo

(Alidirektita el Agloj)

Aglo estas granda rabbirdo, kiun oni povas trovi precipe en la Malnova Mondo, havanta nur du speciojn en Nordameriko (la blankkapan maraglon kaj la reĝan aglon) kaj malmultajn en la Sudameriko. La nomo aglo signifas popole multajn genrojn en la familio akcipitredoj, sed ne nur, ankaŭ fiŝaglo de la familio pandionedoj havas nomon aglo. Ĉiukaze ĉiu estas en la ordo falkoformaj. Aglobleko estas la kriĉo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformoj Artiodactyla
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej tipaj agloj estas tiuj de la genro Aquila.

Genroj redakti

Pli precize aglo estas sama vorto kiel la latina aquila, kaj pro tio oni devus uzi science nur por birdoj de tiu genro Aquila de la Subfamilio Buteoninae, nome:

Sed tiu Subfamilio Buteoninae enhavas ankaŭ aliajn 24 genrojn kutime nomataj agloj; nur buteoj havas propran popolan nomon en tiu subfamilio, de kie tiu ĉi prenas la nomon, spite la plejmultnombrecon de agloj. Eble pro tio, ke la nomo aglo estas tro ampleksa kaj nescienca. Ankaŭ for de tiu subfamilio, nome en familio Circaetinae estas serpentaglo.

Aspekto redakti

Kiel ĉiuj rabobirdoj, la agloj havas grandegajn fortegajn hokformajn bekojn por deŝiri la karnon de sia predo, fortajn gambojn kaj krifojn. Ili havas ankaŭ ege precizan vidpovon, kiu ebligas al ili malkovri predon el granda distanco.o

Simbolaro redakti

Multaj nobeloj kaj reĝoj, eĉ modernaj nacioj, uzas la aglon kiel simbolon, foje eĉ aglon kun du kapoj, ĉar ĝi figuras kaj potencon kaj belecon. La ptoleomeaj regantoj de Egiptio uzis ĝin por siaj sigeloj, dum la romianaj militistaroj uzis ĝin por siaj standardoj.

 
Blazono de la Unua Franca Imperio, prezidate de reĝa aglo

En Antikveco la reĝa aglo estis simbolo de kuraĝo kaj povo pro sia forto, grando kaj neatingebla de siaj nestoj. En greka kaj romiana mitologioj iĝis tuje unu el la simboloj de Zeŭso, Jovo aŭ Jupitero, la direĝo kaj anstataŭis rapide la ŝafgrifon kiel kapo kaj krifoj de la terura mitologia grifo. En Romio estis dekomence religia simbolo kaj iĝis milita kaj politika, kiel simbolo de la Romia Imperio. Ĉiam, kiam romia legio ekmarŝis, iu soldato, la aquilifero, marŝis la unua portante la standardon kronitan per literoj SPQR kiuj signifas “senatus populusque romanus”, tio estas “senato kaj la romia popolo” kaj la reĝa aglo.

De Romio aglo pasis kiel simbolo al Bizancio. Bizanco donacis la imperian simbolon (de aglino) al nobelaro de reĝlandoj integritaj en ĉi tiu multetna imperio kiel al: rumanaj, bulgaraj, germanaj, rusaj, serbaj, grekaj, albanaj princoj, kaj aliaj. Tial, ĉi tiun simbolon uzadis dekduo de ŝtatoj, kiuj iam havis kulturajn kontaktojn kun Bizancio[1].

En Bizancio la aglo fariĝis dukapa. Unu el la kapoj reprezentis la malnovan falitan imperion de Romio, kaj la alia la novan imperion de Konstantinopolo. Kiam Karolo la Granda restarigis la Okcidentan Imperion aŭ Sakrala Ĝermanromiana Imperio, ankaŭ tiu ĉi adoptis kiel simbolo la dukapan reĝan aglon, kvankam en la Moderna epoko la imperia familio Habsburgo preferis anstataŭigi ĝin per la imperia aglo. Dum la Mezepoko kaj Moderna Epoko, ankaŭ multaj nobelaj familioj adoptis la reĝan aglon kiel blazono, multfoje flankigante la blazonŝildon de la familio.

Lastatempe Germanio denove akceptis la reĝan aglon en la blazono anstataŭ la imperian aglon.

Kiam falis Konstantinopolo en 1453, kelkaj reĝaj familioj de orienta Eŭropo adoptis la bizancian reĝan aglon kiel blazono, por igi sin heredantoj de la ĵuse falita Orientromia Imperio. Pro tio la bizancia aglo estis blazono ankaŭ de la Rusa Imperio, kaj eĉ nuntempe aperas en la centro de la Albania flago.

 
Meksikia blazonŝildo

La unukapa aglo denove estis uzata kiel blazono de Napoleono dum la efemera Unua Franca Imperio. Antaŭ tio, la ideo estis kopiata ankaŭ de la sendependistoj de Usono, sed por komprenigi, ke alvenis nova Amerika Imperio la reĝa aglo estis anstataŭata de la blankkapa maraglo, ekzistanta nur en Nordameriko. La aglo de la Meksikia flago estas tamen tute nerilata al tiuj de eŭropaj blazonoj, ĉar ĝi estas heredanta de la legendo pri la fondiĝo de urbo Tenoĉtitlano, kaj pro tio ĝi ne aperas laŭ heraldika sinteno sed vorante serpenton.

En la Katolika Eklezio, reĝa aglo estas simbolo de la plej juna apostolo, Sankta Johano. Kiam la papo Aleksandro la 6-a donis titolon de Reyes Católicos aŭ Katolikaj Gereĝoj al la monarkoj de Hispanio en 1496, li permesis al ili ankaŭ aldoni al ilia blazono la aglon de Sankta Johano. La birdo restis en la hispana blazono dumdiversaj epokoj, la lasta dum la Frankismo, tiam tute nigra kaj pro tio pli proksima al imperia aglo ol al la reĝa, ankaŭ agorde kun la “imperia” sinteno de la hispana faŝismo. Dum la redemokratiigo de Hispanio oni forigis la “kokidon” de la nacia blazono laŭ la nereligia spirito de la Hispana Konstitucio de 1978.

 
Aglo nigra, Arrano beltza, heraldika blazono de la navara reĝo Sanĉo la 7-a.

En kelkaj islamaj landoj, kiel Egiptio kaj Irako oni uzas la nomatan aglo de Saladino, kiu uzis ĝin dum la epoko de la Krucmilitoj. La simbolo rilatas la movadon tutarabisman, ĉar, same ke tiu, Saladino redonis Jerusalemon al islamanoj kaj unuigis la tutan Mezorienton en ununura ŝtato sub sia regado.

En Brazila folkloro Aglo rilatas al Grupo 02 kaj al ĉiuj nombroj finitaj per 05-06-07-08 (vidu Besta loto).

La aglino estas pratempa eŭrazia[2] kredosimbolo kaj ne malmultas futbalistoj kiuj esprimas per signon de 'aglino' en formo de du manoj, siajn emociojn kiel "signo de venko"[1]. La simbolo de aglino, kiel reprezentanto de Kreinto surtere, estas pli praa ol la simbolo de kruco en la ĉefa mito de kristanismo[1].

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri aglo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
     Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Fatbardha Demi, Aglino, la plej pratempa simbolo de kredo en Eŭrazio, la 21-an de oktobro 2018, en : Sellenizmit (helenismo) - besimi që sundon botën, eld. Botimet Dudaj, 255 paĝoj, 2016, ISBN 9789943047839
  2. Noto: Eŭrazio, la antaŭhistoria mediteranea Eŭropo.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17.