Agnato

parenco parenca al oni tra viraj rilatoj

Agnato[1] (latine agnātus) estas parenco parenca al oni nur per viraj (patraj–filaj) rilatoj.

Priskribo redakti

La koncepto de agnatoj devenas de romia juro. En la romia juro, oni konsideras kiel agnatojn la filojn (sed ne filinojn), filojn de filoj (sed nek filinojn de filoj, nek filojn de filinoj) ktp. de unu viro (la patro familia, latine pater familiās). La juro de heredo distingis inter agnatoj kaj neagnataj parencoj (kognatoj[2]).

La termino estas uzata similasence en diversaj aliaj juraj sistemoj. Ekzemple, la Barata juro de heredoj por hinduoj (Hindu Succession Act, 1956) ĝis 2005 preferis agnatojn al kognatoj.

Referencoj redakti

  1. Laŭ PIV, pri "agnato"
  2. Laŭ PIV, pri "kognato"